Dilatometria termoanalizo
Dilatometria termoanalizo estas tekniko de termoanalizo, branĉo de fizika kemio por esplorado de materialoj. Dilatometria termoanalizo estas daŭre registri la longon aŭ volumenon de specimeno kiel funkcio de temperaturo kaj tempo. Dilatometria termoanalizo kaj diferenciala dilatometria termoanalizo utilas por mezuri la koeficienton de varmodilato de diversaj solidaj materialoj. Ĝi rilatas al mekanika termoanalizo kaj al dinamika mekanika termoanalizo. Oni ofte uzas ĝin kun aliaj teknikoj de termoanalizo.
AparatoRedakti
La aparato nomiĝas dilatometro. Ĉiuj havas fornon aŭ fridigilon por variigi la temperaturon. Ofte ili havas la eblon regi la gason ĉirkaŭ la specimenon. Kelkaj metodoj de longomezurado uzeblas, ekzemple:
- La specimeno puŝas (horizontalan) stangon kaj oni mezuras la longon per transduktoron; taŭga por altaj temperaturoj.
- Oni mezuras la longon per kondensilo tuŝanta la specimenon; taŭga por malaltaj temperaturoj.
- Oni mezuras la longon per optika pirometro; taŭga por tre altaj temperaturoj (ĝis 2800 °C) en vakuo aŭ inerta gaso.
AplikaĵojRedakti
Oni povas uzi dilatometron por multaj materialoj, ekzemple alojoj, kunpremitaj kaj sintritaj (kunpremitaj pulvoroj) fajrorezistaj materialoj, vitroj, ceramikaĵoj, kunmetaĵoj, plastoj, ktp.
ReferencojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- aparatoj de Netzsch Arkivigite je 2008-06-30 per la retarkivo Wayback Machine