Dimbokro estas urbeto en sudcentra Ebur-Bordo. Ĝi estas la ĉefurbo de kaj la Distrikto Lacs kaj la Regiono N'Zi. Ĝi estas ankaŭ kaj la ĉefurbo de kaj subprefektujo de Dimbokro Departemento. Dimbokro estas ankaŭ komunumo (commune).

Dimbokro
commune of Ivory Coast • region of Côte d'Ivoire • urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 70 198  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 6° 39′ N, 4° 42′ U (mapo)6.6466666666667-4.705Koordinatoj: 6° 39′ N, 4° 42′ U (mapo) [+]
Alto 94 m [+]
Horzono GMT [+]
Dimbokro (Ebur-Bordo)
Dimbokro (Ebur-Bordo)
DEC
Dimbokro
Dimbokro
Situo de Dimbokro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dimbokro [+]
vdr

La urbeto troviĝas apud la rivero N'Zi, je proksimume 50 km sudoriente for de la oficiala ĉefurbo de Ebur-Bordo, Jamusukro. Dimbokro konektiĝas per kaj ŝoseo kaj fervojo al la komerca ĉefurbo de la lando kaj la efektiva politika ĉefurbo Abiĝano ĉe la marbordo. Krom fabrikejo de ŝtofo, la grandeco kaj graveco de la urbeto estas malmultaj. Dimbokro estas alie konata kiel la loko de naskiĝo de la nuna prezidanto de la lando, Alassane Ouattara, kaj de la famega muzikisto de afrika regeo, Alpha Blondy.

Transporto redakti

Servas Dimbokron Flughaveno de Dimbokro kaj stacio de la landa fervojo.[1]

Fervoja ponto super la Rivero N'Zi proksime de Dimbokro disfalis je la 6a de septembro 2016.[2]

Je 2014, 64 957 homoj loĝis en la subprefektujo Dimbokro.[3]

Vilaĝoj redakti

La 24 vilaĝoj de la subprefektujo Dimbokro kaj iliaj loĝantaroj je 2014 estas:  

  1. Ahouniassou (596)
  2. Ahua (2,218)
  3. Akessemossou (401)
  4. Alloko-Kouakoukro (78)
  5. Andianou (300)
  6. Bassa-Yobouébo (541)
  7. Dimbokro (48,860)
  8. Ebimolossou (2,022)
  9. Faiteassou (201)
  10. Kangrassou-Eluibo (945)
  11. Kangrassou-M'brizuénouan (104)
  12. Kangrassou-Yobouébo (230)
  13. Koffi-Ahoussouko (418)
  14. Koffi-Kouadiokro (36)
  15. Kolibo (268)
  16. Krokokro (560)
  17. Niamassou (544)
  18. Sokro (92)
  19. Soungassou (1,833)
  20. Tangoumanssou (1,486)
  21. Troumabo (1,486)
  22. Kadjabo (488)
  23. Soungassi (573)
  24. Wawérénou (677)

Referencoj redakti