Dimetiltriptamino

kemia kombinaĵo

N,N-Dimetiltriptamino (DMT aŭ N,N-DMT) estas triptamina molekulo kiu ekzistas en multaj plantoj kaj bestoj. Ĝi povas esti konsumita kiel potenca psikedelaĵo kaj historie estis preparita de diversaj kulturoj por ritaj kaj resanigaj celoj. Rick Strassman donis al ĝi la etikedon "la spirita molekulo". En la plimulto da landoj, DMT estas malpermesita.

DMT havas relative mallongan agadodaŭron, intensajn efikojn kaj rapidan ekkomencon. Tial DMT estis konata kiel la "negocista vojaĝo" dum la 1960aj jaroj en Usono, ĉar uzanto povis atingi la plenan profundon de psikedela sperto en konsiderinde malpli da tempo ol per aliaj drogoj kiaj LSDpsilocibinaj fungoj. DMT povas esti enspirita, injektita aŭ trabuŝe enstomakigita kaj ĝiaj efikoj dependas de la dozo. Kiam enspirita aŭ injektita, la efikoj daŭras mallongan periodon de tempo: de ĉirkaŭ 5 ĝis 15 minutoj. Efikoj povas daŭri 3 horojn aŭ pli kiam trabuŝe enstomakigita kune kun MAO-inhibilo, kiel la ajahuaska vino en la tradicia ajahuasko de multaj indiĝenaj amazonaj triboj. DMT povas produkti vivecajn mistikajn spertojn kun eŭforio kaj dinamikaj halucinoj de geometriaj formoj, pli altaj inteligentuloj, eksterteruloj, elfoj kaj Dio.

Ĝi estas struktura analogaĵo de serotonino kaj melatonino kaj funkcia analogaĵo de aliaj psikedelaj triptaminoj kiaj 4-AcO-DMT, 5-MeO-DMT, 5-HO-DMT, psilocibino (4-PO-DMT), kaj psilocino (4-HO-DMT).

5-MeO-DMT, psikedela drogo strukture simila ol N,N-DMT, estas fojfoje misnomata DMT. Kiel blanka, kristaleca solido, ĝi ankaŭ simile aspektas ol pura DMT. Tamen, 5-MeO-DMT estas pli potenca. Ĝia tipa vaporigita dozo estas 5–20 mg, dum la doza gamo de DMT estas iom ĉirkaŭ 20–70 mg.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo N,N-Dimethyltryptamine en la angla Vikipedio.