Dios le Guarde

Dios le Guarde (Dios le guardeDiosleguarde) estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. Dios le Guarde estas tradukebla al Dio zorgu vin, tio estas salutvorto aŭ pli bone esprimo, tute malofta nomo ĉe hispanaj loĝlokoj kie maloftas aŭ eĉ forestas kompletaj frazoj. Laŭ popola legendo, iam estis tenebra arbaro, en direkto al Tenebrón (pro tio ties nomo) kie estis multaj lupoj, kaj kiam iu devis trapasi tiun tenebran arbaron oni diris al tiu Dios le guarde por ke Dio protektu tiun survoje.

Dios le Guarde
Iglesia de la Purísima, Dios le Guarde 01.jpg
Administrado
Poŝtkodo 37478 [+]
Demografio
Loĝantaro 117  (2022) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 6° 19′ U (mapo)40.6425-6.3144444444444Koordinatoj: 40° 39′ N, 6° 19′ U (mapo) [+]
Alto 814 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Dios le Guarde
Situo de Dios le Guarde

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Dios le Guarde [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Urbodomo.
Akvoturo.
Preĝejo de la Purísima.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 132 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 300 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Tra la vilaĝo fluas la rivero Morasverdes, kiu poste enfluas en la riveron Yeltes. Estas loko kun ĉiuj stratoj sur deklivoj.

Estas funebrejo, polmo-ludejo, futbalejo, taŭrludejo, kultura centro kaj preĝejo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

Vidu ankaŭRedakti