Tenebrón estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. Tenebrón estus tradukebla al Tenebrejo. Laŭlegende en la zono kie nun estas Tenebrón ekzistis granda densa, malhela arbaro tenebra, iom timinda. De tie naskiĝis la toponimo. La nomo de la najbara Dios le guarde, laŭdire havas la saman devenon, ĉar antaŭ trapasi la arbaron la lokanoj benis la kuraĝan veturanton per tiu esprimo (Dio zorgu vin).

Tenebrón
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37590
Demografio
Loĝantaro 133  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 37′ N, 6° 21′ U (mapo)40.623888888889-6.355Koordinatoj: 40° 37′ N, 6° 21′ U (mapo) [+]
Alto 824 m [+]
Areo 40,06 km² (4 006 ha) [+]
Tenebrón (Provinco Salamanko)
Tenebrón (Provinco Salamanko)
DEC
Tenebrón
Tenebrón
Situo de Tenebrón
Tenebrón (Hispanio)
Tenebrón (Hispanio)
DEC
Tenebrón
Tenebrón
Situo de Tenebrón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tenebrón [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 40,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 156 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 400 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas norde kun Diosleguarde, sude kun Guadapero kaj Serradilla, oriente kun Morasverdes kaj okcidente kun Ciudad Rodrigo, kiu estas je 16 km, laŭ la ŝoseo SA-220, en direkto al Béjar.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj porkoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas.

Vidu ankaŭ redakti