Insulo Disappointment

(Alidirektita el Disappointment)

La insulo Disappointment estas unu el sep neloĝataj insuloj en la Aŭklandoj. Ĝi estas je 8 km nordokcidente de Aŭklandinsulo kaj je 290 km sude de Novzelando. Ĝi estas hejmo al kolonio de Blankakronaj albatrosoj kun ĉirkaŭ 65,000 paroj - preskaŭ la tuta tutmonda populacio - nestumantaj tie.[1] En la insulo estas ankaŭ la Aŭklanda ralo, endemia de la arkipelago; iam supozita formortinta, sed remalkovrita en 1966.[2]

Insulo Disappointment
NASA-bildo de la Aŭklandoj, Insulo Disappointment meze dekstre
NASA-bildo de la Aŭklandoj, Insulo Disappointment meze dekstre
insulo
Akvejo Suda pacifiko
Insularo Aŭklandoj
Geografia situo 50° 36′ 15″ S, 165° 58′ 29″ O (mapo)-50.604166666667165.97472222222315Koordinatoj: 50° 36′ 15″ S, 165° 58′ 29″ O (mapo) f1
Insulo Disappointment (Novzelando kromaj insuloj)
Insulo Disappointment (Novzelando kromaj insuloj)
DEC
Insulo Disappointment
Insulo Disappointment

Map

Longo 3,5 kmf2
Larĝo 1,7 kmf3
Areo 3 km² f4
Plej alta loko 315 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
Mapo de la Aŭklandoj, kun Insulo Disappointment en la okcidento
Mapo de la Aŭklandoj, kun Insulo Disappointment en la okcidento
vdr

Historio redakti

La 14an de majo 1866, la ŝipo General Grant vrakofrapis kontraŭ la turklifojn de la okcidenta marbordo de la Aŭklandinsulo. Mortiĝis 68 pasaĝeroj. Dekkvin povis veni al la insulo, kie ili atendis 18 monatojn ĝis savo.[3]

La 7an de marto 1907 la ŝipo Dundonald vrakis ĉe la okcidenta marbordo de la insulo Disappointment. Dekdu homoj dronis kaj 16 survivantoj atendis sep monatojn antaŭ savo.[4] Ili survivis danke al provizoj de kabano por vrakintoj de la Aŭklandinsulo.

Grava Birda Areo redakti

La insulo estas parto de la Aŭklandinsula Grava Birda Areo (GBA), identigita tiele de BirdLife International pro la gravo de la insularo kiel reprodukta areo por kelkaj specioj de marbirdoj kiaj la endemia Aŭklanda tufkormorano, Aŭklanda kreko, Aŭklanda ralo kaj la Aŭklanda galinago.[5]

Notoj redakti

  1. BBC - Science and Nature.
  2. Auckland Islands Rail Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. GOLD, SUNKEN. el An Encyclopaedia of New Zealand, eldonita de A. H. McLintock, origine publikita en 1966. Te Ara - The Encyclopedia of New Zealand, ĝisdatigita la 18 Septembro 2007.
  4. Wrecked on the Auckland Islands in 1907.
  5. BirdLife International. (2012). Important Bird Areas factsheet: Auckland Islands. El http://www.birdlife.org on 2012-01-23.

50° 36.25′ S 165° 58.38′ O / 50.60417 °S, 165.97300 °O / -50.60417; 165.97300 (mapo)