Diskobolo estas la konvencia nomo por fama greka skulptaĵo fare de Mirono de Eleŭteras ĉirkaŭ 455 a.K. Ĝi reprezentas atleton en la momento antaŭa al la ĵeto de la disko. Ĝi troviĝas en la Muzeo de la Termobanejo de Romo.

La Diskobolo de Mirono en la Botanika Ĝardeno de Kopenhago, Danio.

Mirono reprezentas la korpon en la momento de su maksimumaj ŝtreĉiĝo kaj splendo; tiu klopodo ne videblas tamen en la vizaĝo de la statuo, kiu montras nur mildan koncentriĝon. La tordo de la korpo estas fortika, sed samtempe harmonia kaj delikata. La tuta korpo kliniĝas antaŭen, por produkti pere de la posta ekvilibrigo la necesan elanon por povi ĵeti la diskon.

Same kiel okazas ĉe la plej parto de la plej gravaj grekaj skulptaĵoj, oni ne trovis la originan verkon, certe farita el bronzo, kvankam ties formo estas konata pere de kelkaj kopioj en marmoro ĉizitaj en romia epoko.

Vidu ankaŭ redakti