Mirono (antikve-greke Μύρων, Múrōn; laboris ĉirkaŭ 480-440 a.K.) estis skulptisto kaj bronzisto de mezo de la 5-a jarcento a.K.[1] kaj unu el la plej konataj aŭtoroj de la greka arto, kies skulptaj verkoj markis la transiron al la klasika periodo. Naskiĝinta en Eleŭteras,[2] urbo situa ĉe la landlimo de Beotio kaj Atiko. Laŭ la Naturalis Historia (naturhistorio) de Plinio, Ageladas de Argos estis ties instruisto.[3]

Mirono
Persona informo
Naskiĝo
en Fortress of Eleutherai
Morto
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Ateno
Familio
Infano Lycius
Okupo
Okupo skulptistoartisto • brazier
Verkoj Diskobolo
Athena and Marsyas
Lykinos of Sparta statue at Olympia
Timanthes statue at Olympia
Philippos statue at Olympia
Chionis ? statue at Olympia
vdr
La Diskobolo de Mirono en la Botanika Ĝardeno de Kopenhago, Danio.
Minotaŭro, el fonto de Ateno, parto de perdita grupo fare de Mirono pri Teseo kaj la Minotaŭro (Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno).

Li laboris ĉefe el bronzo:[4] kaj kvankam li faris kelkajn statuojn de dioj kaj herooj, lia fama ĉefe kuŝas sur liaj reprezentaĵoj de atletoj, en kiuj li faris veran revolucion, laŭ la tiamaj komentistoj, ĉar enkondukis kuraĝon en la pozmaniero kaj ritmon pli perfektan, subigante la partojn al la tuto. Lia granda sukceso konsistis en la fakto ke li sciis kapti kiel neniu la movon. Lia plej famaj verkoj karakterizas pro la fidinda reprezentado de la streĉiĝoj de la homa korpo moviĝanta, kiel videblas en lia tre konata Diskobolo, kaj pri la realismo en liaj skulptaĵoj de homoj kaj bestoj.

Liaj plej famaj verkoj, laŭ Plinio (Natura Historio, 34.57-59) estis bovido, hundo (canem, eble Cerbero), Perseo, satiruso — Marsiaso - admirante fluton kaj Minerva (Atena), Heraklo, kiu estis portita al la sanktejo kiun dediĉis al li Pompeo la Granda en la Maksima Cirko, la Diskobolo (nome ĵetsito de disko), kaj Apolo por Efezo, «kiun Antonio la triumviro rabis al efezanoj, sed diigita Aŭgusto restaŭris post esti avertita dum sonĝo».[5]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La referencoj de Paŭzanio (p.e. 6.8.4, ktp.) ŝajne sugestas ke kutime li subskribis siajn verkojn kiel «Mirono la Atenano»: Eleŭteras iĝis demos atena en 460 a.K.
  2. Plinio la Maljuna, op. cit. XXXIV, 57
  3. Plinio la Maljuna, Historia Natural 34.57, sugestas ke Mirono estis ankaŭ iel memlernanto: «Hageladae et ipsum discipulum.» La rakonto de Mirono rekte sekvas tiun fare de Plinio de Polikleto de Sikiono, ankaŭ disĉiplo de Ageladas.
  4. Paŭzanio pensis ke iu ksoanon estis verko de Mirono (Paŭzanio 2.30.2)
  5. «fecit et canem et discobolon et Perseum et pristas et Satyrum admirantem tibias et Minervam, Delphicos pentathlos, pancratiasta, Herculem, qui est apud circum maximum in aede Pompei Magni. fecisse et cicadae monumentum ac locustae carminibus suis Erinna significat. fecit et Apollinem, quem ab triumviro Antonio sublatum restituit Ephesiis divus Augustus admonitus in quiete»