Polikleto
Polikleto (en greka Πολύκλειτος), nomita «la Maljuna» por diferencigo disde Polikleto la Juna, estis greka skulptisto el bronzo de la 5a jarcento a.K. naskiĝinta en Argos aŭ Sikion. Kun la famaj Fidio, Mirono kaj Kresilas, estas la plej grava skulptisto de la klasika antikvo. La katalogo de la 4a jarcento atribuita al Ksenokrato («Ksenokrata Katalogo»), kiu estis gvidilo de Plinio pri arto, metis Polikleton inter Fidio kaj Mirono.[1] Polikleto estis fama ĉefe pro siaj statuoj de dioj kaj atletoj fare el bronzo, krom la enorma statuo de la diino Hera, dediĉita al la kulto en la Hereo de Argos. Du el ties plej elstaraj skulptaĵoj estas la Doriforo kaj la Diskoforo, kaj aliaj estas la famaj Kaneforoj.
Polikleto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1999 en Argoso (Peloponezo) |
Morto | |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Grekio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Verkoj | Doriforo Diadumenos Diskoforo Antipatros statue at Olympia Cynisuss statue at Olympia Thersilochos statue at Olympia Hera with Graces and Horai statue at Argos |

Romia kopio de la Doriforo («portanto de lanco») de Polikleto, konservita en la Nacia Arkeologia Muzeo de Napolo.
ReferencojRedakti
- ↑ Andrew Stewart, «Polykleitos of Argos», One Hundred Greek Sculptors: Their Careers and Extant Works, 16.72