Diskuto:Éva Ágnes Gyarmati
Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Moldur in topic Naskiĝdato
Naskiĝdato redakti
Saluton. Mi ĵus vidis, ke en la informkesto aperas alia naskiĝdato ol en la teksto. Supozeble kaŭzas tion {{dato kaj loko}}, kiu estas enplektita en la informkesto. Bedaŭrinde ĉi tiu helpa ŝablono ofte fuŝas la naskiĝdaton, precipe se la informo en la rilata Vikidatuma ero estas malkompleta. - Ĉu eble iu el la hungaroj hazarde scias la kompletan naskiĝdaton? Se ne, ni devus superruzi la fuŝan ŝablonon. --Tlustulimu (diskuto) 21:04, 6 jun. 2021 (UTC)
- Vidu la noton ĉe {{informkesto homo}}:
|
- Mi nun faris tiun aldonon en la artikolo.
- Sed vere, estus ja nepre necese ke iu spertulo riparu la fuŝan ŝablonon {{dato kaj loko}}!! Tiu eraro eĉ jam kaŭzis ke erare aperigita naskiĝjaro estis kopiita al aliaj retpaĝoj ĉar tiuj fidis je Vikipedio :-( - Moldur (diskuto) 10:22, 7 jun. 2021 (UTC)