Diskuto:Ĝermolisto de aŭstraj esperantistoj

Latest comment: antaŭ 3 monatoj by ThomasPusch in topic Enpaĝigo

Arnold MIMBECK (minibek), ... Naskiĝis en la 15-a de julio 1878 en Linz, Tirolo,... Linz ne estas Tirolo, tio estas urbo en la Supra Aŭstrio. --X-Berger 12:26, 26. Aŭg 2009 (UTC)

Tute prave. Kaj krome "Mimbeck" ankaŭ ne prononciĝas "minibek"... Mi ne trovas eksteran referencon pri lia naskiĝo, do ni supozu ke la indiko "Linz" ĝustas, ne la indiko pri Tirolo (kvankam mi ne sondis pri la teritoria organizado de la Habsburga Imperio, sed mi dubas ke iam ajn Tirolo estis difinita tiom vasta ke ĝi inkluzivis eĉ Lincon). Do mi metas indikon pri Supra Aŭstrio, kaj metas ĝustan prononcon. Tamen en la germana teksto pri Linz, ĉapitro "Erste Republik", iom pensigas min la frazo "Im Unterschied zum Land Oberösterreich, wo die Christlichsoziale Partei in der Republik wie in der Monarchie über die absolute Mehrheit verfügte, brachte in der Stadt Linz die erste Gemeinderatswahl 1919 ... eine politische Umwälzung". Kial kontrastigo de Supra Aŭstrio unuflanke kaj urbo Linco aliflanke? Ĉu eble en la Habsburga Imperio la urbo konsideriĝis aparta administra unuo, ekster la ĉirkaŭa lando? Ĉiukaze, ĝi certe ne estis parto de Tirolo... ThomasPusch (diskuto) 09:20, 27 Feb. 2016 (UTC)

Enpaĝigo redakti

Ĉar ĉiu ĉapitro de tiu ĉi listo estas kvazaŭ propra artikolo ekĝermanta, estas bone se oni en iu teksto metis referencon, meti subĉapitron "==== Referencoj ==== {{Referencoj}}" tuj poste. Tion eblas fari tiom ofte kiom necesas, kaj rezulto estas ke la referencoj aperas tuj post la biografio en kiuj ili metiĝis, ne miksite tute sube post la listo. ThomasPusch (diskuto) 18:43, 5 jan. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ĝermolisto de aŭstraj esperantistoj".