Diskuto:Ĝermolisto de polaj esperantistoj
Koncerne Stefan Miĥolalski-n, mi vidas en la disertacio de Pierre Corret aludojn al D-ro Mikolajski el Lwów kaj ne trovas tiun nomon aliloke. Ĉu ne temas pri la sama misortografiita fare de Corret ?
Ekz. (traduko el lia franclingva disertacio): "En "Voĉo de Kuracistoj", D-ro Mikolajski, el Lwów (Aŭstrio, nun en Ukrainio: Lviv), atentigas pri la situacio de kuracistoj de termaj urboj (varmkuracejoj) kaj banlokoj por kiuj interkompreniĝo kun diverslandaj malsanuloj estas neebla."
Plurloke en la e-lingva vikipedio aperas Miĥolajski:
* Esperanto en medicino ... estis profesoro Henri Dor, Lyon, sekretario estis Whitaker, Liverpool. Mikolajski, redaktanto de pola medicina revuo Voĉo de Kuracistoj (Kraków) k ... ... prelego Perez Domingo, Hispanujo; Chyczynski; docento Rosenberg; W. Robin; Mikolajski. 9 KB (1271 vortoj) - 19:37, 21. Jun 2006 * Esperanto-movado en Pollando ... re, ankaŭ ĝi edukis poste fervorajn E-istojn: d-ro Fels kun edzino, d-ro Mikolajski: Lazica, Schnützer, Wierzchowski, k. a. Plej granda ĝia merito estas tam ... Kiam post du jaroj tiu ĉi revuo transportis sian eldonejon aliloken, Mikolajski komencis la eldonon de l' unua faka E-a revuo: Voĉo de Kuracistoj. En Lvo ... 22 KB (3648 vortoj) - 05:41, 11. Maj 2008 * Frua esperanto-gazetaro ... 4-a n-ro en apr. 1906. En marto 1908 la serioza kaj prudenta d-ro Mikolajski en Lvovo komencis aldoni al la pola medicina gazeto Gloslekarzy Es ... 63 KB (8823 vortoj) - 06:52, 31. Jul 2008
Pro tio mi opinias ke estus oportune reĝustigi lian nomon. --Henri Masson 29 sep. 2008, 09:40 (UTC)
Komencu diskuton pri Ĝermolisto de polaj esperantistoj
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Ĝermolisto de polaj esperantistoj.