Diskuto:Ĝilinio

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Narvalo in topic Titolo kaj nomspaco

Titolo kaj nomspaco redakti

Saluton. Kial la artikolo troviĝas en la nomspaco vikipedio? Tio estas sufiĉe stranga. --Tlustulimu (diskuto) 09:33, 19 Mar. 2013 (UTC)

(+) Krome la alinomigo kaŭzis, ke la intervikiaj ligilo laŭ VP:VD ne plu efikas. Jen plia kialo korekti la titolon. --Tlustulimu (diskuto) 09:34, 19 Mar. 2013 (UTC)
Ĉar jam ekzistas du apartaj artikoloj pri provinco kaj urbo, mi pensas, ke la antaŭaj ŝanĝoj, nome alinomigo kaj tekstoŝanĝo, ne estis necesaj. Krome estas indiko pri konfuzeblo je la komenco de ambaŭ artikoloj. Tial mi malfaris ĉiuj ŝanĝojn. Bonvolu labori estonte pli atente. --Tlustulimu (diskuto) 09:57, 19 Mar. 2013 (UTC)
Saluton! Mi ankoraŭ ne tre lerte uzas Vikipedion. Pardonon! Mi loĝas en Jilin-provinco, kiel Ĝilinano, mi strangas la nomon Ĝilinio. Mi pensas tiel, unue, tio kontraŭas la regulon pinjino, ĝi devu esti Jilino(Ĝilino) laŭ pinjino. Due, tio kontraŭas la realecon, homoj,kiuj vivas en Ĝilino, uzas aŭ diferencas la nomon de la provinco kaj la urbo je Jilin por la provinco kaj Jilin-urbo por la urbo. Trie, tio kontraŭas la samspececon, jen Ljaŭningo, Hejlongĝjango kaj aliaj pronvincnomoj ktp. Kial kun i nur post Ĝilino? Kvare, tio kontraŭas la subordigecon. Ekzemploj kiel Meksiko kaj Meksik-urbo; Panamo kaj Panamurbo. Mi tute ne komprenas la uzon Ĝilinio. Espere, vi bone konsideru! [[Celumio (diskuto) 01:38, 20 Mar. 2013 (UTC)]]

Ĉu menciindas denove priparoli la aldonitojn de loka esperantisto?Narvalo (diskuto) 07:17, 19 mar. 2018 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ĝilinio".