Diskuto:Μ-operatoro

Bv. korekti la eraran movon de la artikolo: nepre ne estu M-operatoro sed ja "Mu-operatoro"! Se ne eblas uzi la grekan literon μ en artikol-titolo, oni ja anstataŭe uzu ĝian esperantan nomon "mu" en plena literumo. La nomo "mu-operatoro", cetere, troviĝas ekz. en la Komputada leksikono. La matematika simbolo μ absolute ne egalas al M. --Surfo 20:34, 18. Aŭg 2006 (UTC)

Surfo, mi scias, ke M estas malĝusta. Tial estas supre metita ŝablono:
Mi ne movis la artikolon al M-operatoro , sed al μ-operatoro kaj la rezulto estis, ke la artikolo estis nomita je M-operatoro, ĉar pro teknikaj kaŭzoj ne eblas bildigi μ en titolo. Mu estas prononcado de litero μ. Vidu ankaŭ grekan alfabeton. Tie estas laŭ nova greka alfabeto indikita prononcado kiel Mu kaj Mi, sed tio estas la prononcado. Oni ankaŭ ne nomas paĝojn ekz. vitamino Co, sed vitamino C, ĉar eblas bildigi literon C en titolo. Do miaopinie la nomo Mu-operatoro estas malĝusta. --Petr Tomasovsky 05:15, 19. Aŭg 2006 (UTC)
La problemo estas tio, ke en matrica analizo (se mi ĝuste memoras), ekzistas la M-operatoro, kiu estas tute alia afero. Pli bone, se ni havu la artikolon tamen sub "Mu-operatoro", ĉar nun el la titolo ja klaras, ke temas pri tiu greka operatoro. Alaŭdo ۩ 10:11, 19. Aŭg 2006 (UTC)
Atentu ke ĉe Μ-operatoro 'Μ' estas la majuskla formo de 'μ' kiun oni ne povas distingi de la latina M. Mi provis solvi la problemon per {{minusklo}} Arno Lagrange @ 09:52, 28. Jun 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Μ-operatoro".