Diskuto:1-a de decembro

Latest comment: antaŭ 7 tagoj by ThomasPusch

Mi petas permeson ŝanĝi "Resendependiĝon disde Hispanio" al "Reiro al Sendependiĝo", ĉar kiam Portugalio unue sendependiĝis (1143) ankoraŭ ne ekzistis la tiel nomita Hispanio, nur aliaj iberaj landoj, do ne resendependiĝon disde Hispanio, ĉar la unuan fojon ĝi ne sendependiĝis disde Hispanio. --notis, sen subskribo, anonima uzanto la 3-an de decembro 2003

Krompreneble sonas strange. Sed streki la vortojn "disde Hispanio" forprenas gravan informon. Tial pli bonas formeti la du literojn "re" en la linio pri 1640. Supozeble tiu kiu skribis la vorton "resendependiĝo" antaŭ decembro 2003 nur volis akcenti ke Portugalio entute iam estis sendependa regno antaŭ 1640 - pri kio neniu dubas. Flanke domaĝas ke neniu atentis vian noton dum pli ol 20 (!) jaroj. Sed tio povas okazi en unuopaj diskutpaĝoj - eblaj ĉiam unuope alskribi aparte aktivajn uzantojn kaj aparte atentigi ke oni havas temon, pri kio ankoraŭ neniu atentas. ThomasPusch (diskuto) 17:36, 28 apr. 2024 (UTC)Reply


RG72 tute pravis en sia paĝoredukto de julio 2021‎: oni menciu koncize nur gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)Reply


Principe, la kronologiaj listoj pri unuopaj tagoj en multaj lingvoj estas trione por ligiloj de paĝoj pri elstaraj eventoj, trione por ligiloj al biografioj de naskiĝintoj kaj trione de mortintoj. La listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoredukto de RG72 el 2022 estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la dua mondmilito okazis aparte multaj krimoj, tial pravigeblas ne trakti la 5 jarojn same koncize kiel kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas en unu teksta linio en ĉiu jaro de la militotempo mencii iujn apartajn eventojn, jen en Balkano, orienta, norda kaj okcidenta Eŭropo, ankaŭ militkrimojn en Ĉinio, Koreio kaj aliloke en Azio. Sed ke la homa historio reduktiĝas je pli ol 90 % al patriotisma detaligo pri mortoj de nur pollingvaj eŭropanoj nur inter 1939 ĝis 1944 ne respegulas la dimensiojn de la homa historio kaj simple estas misuzo de la listo. Tial necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "1-a de decembro".