Diskuto:17-a de aŭgusto

Latest comment: antaŭ 4 tagoj by ThomasPusch

Ĉu rastafariansimo? Se ne bonvolu ŝanĝi ĝin. --aldonis, sen subskribo, uzanto Paul je la 1-a de junio 2003





La drastaj paĝoreduktoj de 2021/2022 estis tute ĝustaj: oni menciu tre koncize nur plej gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj, al kiuj ĉi tie indiku internaj ligiloj. --ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)Reply


Principe, la kronologiaj listoj pri unuopaj tagoj en multaj lingvoj estas trione por ligiloj de paĝoj pri elstaraj eventoj, trione por ligiloj al biografioj de naskiĝintoj kaj trione de mortintoj. La listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoreduktoj de 2021/2022 estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la dua mondmilito okazis aparte multaj krimoj, tial pravigeblas ne trakti la 5 jarojn same koncize kiel kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas en unu teksta linio en ĉiu jaro de la militotempo mencii iujn apartajn eventojn, jen en Balkano, orienta, norda kaj okcidenta Eŭropo, ankaŭ militkrimojn en Ĉinio, Koreio kaj aliloke en Azio. Sed ke la homa historio reduktiĝas je pli ol 90 % al patriotisma detaligo pri mortoj de nur pollingvaj eŭropanoj nur inter 1939 ĝis 1944 ne respegulas la dimensiojn de la homa historio kaj simple estas misuzo de la listo. Tial necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "17-a de aŭgusto".