Diskuto:650-aj jaroj a.K.

Latest comment: antaŭ 8 monatoj by ThomasPusch

Mi en la meto de la teksteto atentis tendence uzi laŭeble esperantlingvajn nomojn de la koncernaj ĉinoj (kiujn povus legi ĉiu ajn esperantista leganto, kun tradicia ĉina kaj pinjina nomoj inter krampoj klarige poste), sed kiel videblas foje tamen pli simple metis la pinjinan nomon kiel ĉefan (kun nur tradicia ĉina nomo inter krampoj poste) - tiam kiam la pinjina nomo ne havis evidente ne-esperantajn literojn (do q kaj x, kvankam mi konscias ke ekzemple pinjinaj j kaj zh ankaŭ ne vere egalas al esperantaj). Pri neniuj el la historiaj homoj kaj eventoj jam estas esperantlingvaj tekstoj, la temaro estas vere malmulte esplorata per la esperantlingva vikipedio, sed mi tamen ne povas permesi al mi resti tagojn ĉe tiu malgranda paĝeto, kvankam mi ankaŭ ne volas pro praktikeco forviŝi kaj silentigi la ĉinajn eventojn en tiu parto de la kronologio. Ĉiukaze por rekono la tradicia ĉina kaj pinjina nomoj devas ĉiam esti, sed kiam ili estas, tiam ankaŭ aldona laŭeble esperanta nomigo, eĉ se ne pruvita per renoma ekstera referenco, permeseblas. Ĉiukaze la e-lingva vikipedio tre profitus de iu historiema volontulo, kiu pretus enplonĝi la historion de antikva Ĉinio kaj verki iujn el la multaj mankaj artikoloj pri tiu temaro. ThomasPusch (diskuto) 16:39, 7 nov. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "650-aj jaroj a.K.".