Diskuto:8-a Azia Kongreso de Esperanto

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by KuboF in topic Vikipedio ne estas reklamilo

Vikipedio ne estas reklamilo redakti

@Enkhee: Aŭtoroj de ĉi tiu artikolo bonvolu respekti, ke Vikipedio ja informas pri enciklopediaj faktoj, sed ne reklamas. Tial miaopinie artikolo pri kongreso ne enhavu la programon, kiu estas enciklopedie malgrava. – Umbert' (diskuto) 13:38, 1 okt. 2016 (UTC)Reply

Saluton Umbert'! Mi patrolis chi tiun artikolon, kaj ankau mi havas la saman opinion, kiel vi. Tamen eble ne la programo estas neenciklopedia. Post jaroj oni certe volonte ekscius helpe de Vikipedio, kio konsistigis la programon de la kongreso, t.e. la programo (kaj ech la sekcio ekskursoj) estas historieca ero, efektive enciklopedieca parto de la artikolo. Mi opinias, ke forigindaj estus la sekcioj: aligho, vetero, alighkotizo, loghkosto, pagmanieroj, alveno kaj kontakto. Nu, kion vi opinias? Frate =) Vikiano (diskuto) 13:55, 1 okt. 2016 (UTC)Reply
@Vikiano: Dankon, vi certe pravas pri la menciitaj sekcioj. Pri la programo mi konsentus mencii la enhavon, sed la programskemo (tagoj kaj horoj) ne estas tre enciklopedieca. – Umbert' (diskuto) 14:02, 1 okt. 2016 (UTC)Reply
Mi konsentas. Mi forigis pluraj problemajn sekciojn, sed restas aliaj problemoj pri la artikolo, kiel manko de fontoj kaj ĝenerala stilo... --KuboF (diskuto) 23:35, 5 dec. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "8-a Azia Kongreso de Esperanto".