Leginda diskuto redakti

Proponita de Thomas Guibal 08:10, 19. Apr 2008 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Marcos 16:05, 22. Apr 2008 (UTC)
  2.   Por: Punktor 07:30, 27. Apr 2008 (UTC)
  3.   Por: Fiskot 17:21, 27. Apr 2008 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1.   Kontraŭ: Surfo 19:33, 27. Apr 2008 (UTC)
  • Komentoj:

La artikolo estas tre suspektinda, ĉar ĝi ŝajne uzas la vorton "aŭstro" diference de "aŭstriano", eĉ parolas pri "etne aŭstroj" sen difini "etnan aŭstrecon". La mapo tamen ne konas tian etnon, kaj montras ian klaran etnan limon inter Aŭstrio kaj Germanujo, dum tia limo mankas inter Aŭstrio kaj Italujo. Iel, interlinie, oni eble subkomprenas, ke la "etnaj aŭstroj" estas la germanlingvaj civitanoj aŭ eble la denaskaj civitanoj, sed mankas precizigo pri tiu termino. Se enkonduki tiel okulfrapan nocion kiel "etna aŭstro", minimuma postulo estas ampleksa trakto pri ĝia enhavo kaj pri eventualaj rilataj problemoj. - Krome, la konstato pri "ĉirkaŭ 7,463,714" etnaj aŭstroj estas matematika ridindaĵo. Laŭ mi la artikolo estas tute foriginda kaj anstataŭu ĝin artikolo pri aŭstrianoj. --Surfo 19:33, 27. Apr 2008 (UTC)

Se vi atente legas la tutan artikolon, kaj ne nur la enkondukon, vi vidos ke la artikolo jam traktas la "problemon" pri la ekzisto de aparta etno aŭ nacio nomebla "aŭstroj".
Grava afero en difinado de etnoj/nacioj estas kiel la homoj mem difinas sian etnan/nacian apartenon. Certe en la pasinteco oni povis forte dubi pri la ekzisto de aparta etno/nacio de aŭstroj, sed nuntempe (kiel skribite en la artikolo) nur 6% de aŭstroj identigas sin kiel "germanoj".
Laŭ mi la artikolo certe estas bona en ĝia nuna formo, kaj certe daŭre estu nomata "Aŭstroj" kaj ne "Aŭstrianoj". Marcos 21:30, 27. Apr 2008 (UTC)
Mi ne diras, ke la evoluo de aŭstria identeco ne estas interesa kaj priskribinda afero. Tia miksado de konceptoj, kian montras la ĉapitro montrita de vi, ne multe helpas kompreni la aferon. La artikolo konfuzas la nociojn nacio, etno kaj sendependa ŝtato, sen montri ties rilatojn kun identeco kaj membildo. Plej suspektinda estas la uzo de la vorto etno. – Kaj kiel la mapo rilatas al aŭstr(i)eco?
Cetere, la lingvaĵo estas fuŝa (mi prenas ekzemplojn el la ĉapitro pri kiu vi aludis): “La fino de la Dua Mondmilito en 1945 vidis la resetligon de sendependa Aŭstrio, kvankam...”, “Aŭstroj...decidis disvolvigi neambiguan membildon separate el siaj najbaroj." – Resume: tute ne inda je la marko leginda. --Surfo 06:00, 28. Apr 2008 (UTC)
Mi nun korektis la certe fuŝajn uzojn de "disvolvigi" kaj "separate". Sed "resetligo" ne nepre estas fuŝa lingvaĵo: La radiko SETL/ eble estas evitinda neologismo, sed ĝi ankaŭ estas uzata en la artikolo setlejo, kaj mi nun ne sukcesis eltrovi bonan alternativon.
La mapo montras la etnojn laŭ strikte lingvaj kriterioj. La artikolo ĉiuokaze difinas la aŭstrojn ĉefe kiel nacion kaj ne kiel etnon. Nur la uzo de "etne" en la enkonduka paragrafo kaj la aparteno al la kategorio "Etnoj en Eŭropo" implicas ke la aŭstroj estas etno. Ĉiuokaze, "nacio" kaj "etno" estas tre parencaj konceptoj. Ankaŭ la germanlingva versio de la artikolo, kiu en la teksto mem ne uzas la vorton "Ethnie" sed ja "Nation", uzas la kategorion "Ethnie in Europa". Marcos 16:40, 28. Apr 2008 (UTC)
Ĉu vi decidas pri ĝusteco de frazo nur per la sintaksaj trajtoj de ĝiaj vortoj? Ĉu laŭ vi vere okazis "resetligo" de Aŭstrio post la Dua Mondmilito? Ĉu eble la milito tute malplenigis la landon, tiel ke venis novaj setlantoj? La frazo ja estas sufiĉe laŭvorta traduko el la angla Vikipedio, kiu parolas pri "re-establishment of an independent Austria", kaj responda vorto en la germana V., kie mankas tute analoga frazo, eble estas "Wiedererrichtung". Mi parolus pri refondo, restarigo aŭ eble reestablo de Aŭstrio. – Tio ne estas la sola apero de stranga setli en la artikolo. --Surfo 17:23, 28. Apr 2008 (UTC)

Mi komprenas la starpunktojn de vi ambaŭ. Ne estas alia eblo, ĉar la aŭstroj mem diskutas pri tiu demando ekde kelkaj jarcentoj, nome de kiam la habsburgoj fondis kaj pligrandigis landon kun multaj etnoj/popoloj/triboj ktp - sed la (dezirata) memkompreno estis ĉiam "senti sin kiel aŭstro". Mi nun vivas jam pli ol 40 jaroj en tiu ĉi ŝtato, miaj parencoj estas laŭ la historia deveno bavaroj, ĉeĥoj kaj hungaroj - sed la akceptita lingvo estis ĉiam la germana kaj la kulturo estis ĉiam aparta miksaĵo de diversaj kulturoj de la habsburgaj landoj. Kolego mia havas parte parencojn el Hungario, li scipovas la hungaran kaj la germanan, sed li sentas sin kiel aŭstro - do ni sentis nin kiel aparta nacio; ne estante sciencisto mi ne certas pri la esprimo etno sed legante la vikipedian artikolon pri etno, mi diras ke jes.--Punktor 18:43, 28. Apr 2008 (UTC)

Mi nun korektis la fuŝajn uzojn de la radiko SETL/ kaj faris kelkajn aliajn lingvajn plibonigojn. Marcos 10:39, 1. Maj 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Aŭstroj".