Diskuto:Aŭtovojoj en Germanio

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Sincere dirite, la aŭtovojoj ne estas "germanaj" (nek parolas la germanan nek etne estas germanaj), sed rilatas al la ŝtato Germanio, do troviĝas en ties teritorio kaj jure apartenas al la federacia ŝtato. La koncerna kategorio nomatas "Aŭtovojoj de Germanio", kaj la samon mi proponus por nomo de la artikolo kaj la koncerna ŝablono (se ne preferi la formon "Aŭtovojoj de Germanio" por kaj ŝablono kaj kategorio). Se eblas, bonas se teme ligitaj artikolo, ŝablono kaj kategorio samnomas.

Aidas 20:07, 7 Dec. 2011 (UTC)

PS: Aparte de tio, la jena listo estas draste nefinita, estas multaj ruĝaj ligiloj pri aŭtovojoj kiuj ja havas artikolon, kaj la tuta lista strukturo aspektas al mi ankoraŭ nematura... Ĉu eble pli bonas tute ne havi artikolon ol tiom nepretan liston???

Aidas pravas, sed ĉar tiom domaĝas forĵeti kompletan paĝon, kiom ajn fuŝa, mi komplete reverkis la liston - kaj subite ne plu ĉiuj ligiloj ruĝas, sed deca kvanto jam bluas... -- ThomasPusch (diskuto) 00:00, 20 Okt. 2012 (UTC)

Jes, sed dek jarojn pli poste la deca kvanto de bluaj ligiloj ne multe altiĝis, kvankam mi ankoraŭ faris iujn artikolojn, sed evidente krome ne ekestis granda entuziasmo, kaj tio ne antaŭvideble ŝanĝiĝos. Kvankam necesas atentigi ke en Esperanto ekzistas pli da tekstoj pri aŭtovojoj de Germanio ol pri koncernaj aŭtovojoj en iu ajn alia lando: Ni ne troigu... En la koncerna ŝablono "Aŭtovojoj en Germanio" mi nun grizigis plej multajn tre etajn, lokajn aŭtovojojn, kaj tiel ankaŭ bonos fari en tiu ĉi listego. Krome, ĉi tie ankoraŭ listiĝas multaj laŭonidiraj planoj pri eblaj aŭtovojoj, kiuj neniam konstruiĝis kaj praktike plene neinteresas. Iujn grandajn el tiuj projektoj eblas lasi en la listo, sed kompreneble sen ruĝa ligilo, ĉar plej probable neniu ajn ajm verkus artikolon pri neekzistanta vojo... Tamen la malgrandajn "neekzistantajn vojojn" nepre necesas elpreni el la listo. ThomasPusch (diskuto) 12:41, 10 okt. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Aŭtovojoj en Germanio".