Diskuto:Adiabata procezo

La termino "izovarma", bedaŭrinde, estas ete misnomita laŭ mia opinio.

  1. Varmo ne estas stato-funkcio. La koncepto de la "varmo de iu sistemo" ne ekzistas. Etimologie, "izovarma procezo" estus procezo kiu konservas la "varmon de sistemo" — sed tia koncepto estas sensencaĵo.
  2. "Izovarma" procezo ja konservas iun veran kvanton, sed tiu ne estas la varmo (kiu ne ekzistas kiel propraĵo de sistemo); tiu estas la entropio. Alivorte, "izovarma" procezo konservas la entropion de la sistemo, ĉar : se nulas do ankaŭ nulas. Tial, se termino ne jam ekzistus en esperantaj vortaroj, do la termino devus nomiĝi "izoentropia" procezo.
  3. Tamen termino por tia procezo jam ekzistas en esperanta vortaro: la termino estas "adiabata procezo" laŭ PIV. Tial ni devas uzi la PIVan terminon. Hyungrokkim (diskuto) 15:55, 21 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, vi pravas. Mi ne trovis vorton "izovarmo" en reta PIV kaj en TTT-ejo lernu!, do necesas anstataŭigi "izovarma" al ĝusta vorto. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:05, 21 Apr. 2012 (UTC)
Saluton. La vorto "adiabata" ankaŭ troviĝas en la vortarego de Krause, ne nur en Nova PIV. Ĉar ĝi ŝajnas esti faka vorto, mi ne havus ideon kiel alie oni povus korekti ĝin ol vi proponis. Tial mi pensas, ke ni alinomigu la artikolon al "adiabata procezo", se dum la sekvaj tagoj neniu havas alian, eble eĉ pli taŭgan proponon. --Tlustulimu (diskuto) 16:26, 21 Apr. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Adiabata procezo".