Diskuto:Administra divido de Ĉeĥio

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Ĉu en la tabelo de tiu-ĉi artikolo ne eblus simple elpreni la multajn ruĝajn ligilojn al artikolotitoloj "Areo de civito kun disvastigita efikeco ...". Jam la vorto aspektas iom monstre, kaj pri plej multaj "civitoj kun disvastigita efikeco" eĉ jam estas vikipediaj artikoloj - kial do havi duan artikolon nur pri la temo de ilia areo (se oni volas noti ion pri la areo de la civito, ĉu ne eblas simple fari tion en la artikolo pri ĝi?).

Estas grave per vikipediaj artikoloj kvazaŭ "kovri la tersurfacon", tiel ke priskribeblas ĉiu punkto de la tero. Do ekzistu ampleksaj artikoloj pri la ŝtatoj (iuj ĝis nun ankoraŭ estas ĝermoj), ekzistu artikoloj pri la provincoj kaj la grandaj urboj, kaj ju pli da tempo restas, ankoraŭ pri la distriktoj kaj pli malgrandaj urboj. Mi informcele ankaŭ ŝatas artikolojn pri vilaĝoj, sed ili ne estas unua prioritato, dum mankas tekstoj pri urbegoj kaj regionegoj aliloke. Ĉiukaze oni ne tro enprofundiĝu en la geografiajn detalojn en unu mondoparto, dum pri multaj aliaj mondopartoj praktike nenio estas verkita. Mi do pledas por forpreno de la tuta kolumno "areo de civito...", krom se iu povas klarigi, kiun celon havus tiaj artikoloj, kaj se tiu homo tiam ankaŭ pretas mem krei ilin.

Sincere, Aidas 17:27, 22. Okt 2009 (UTC)

Mi ĵus same miris pri la multegaj ruĝaj ligiloj al artikolotitoloj "Areo de civito kun disvastigita efikeco ..." en la "Tabela vido de la administra divido", kaj same volas proponi elprenon de tiu tuta kolumno. Se jam antaŭ pli ol 12 jaroj estis tia kritika komento, kaj en tiom longa tempo neniu interesiĝis defendi la multajn ruĝajn ligilojn, fakte ne necesas ankoraŭ atendi pliajn jarojn, sed eblas tuj forpreni la kolumnon. ThomasPusch (diskuto) 10:49, 17 okt. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Administra divido de Ĉeĥio".