Diskuto:Administra divido de Indonezio

Post kiam pliaj artikoloj pri la provincoj de Indonezio estos kreitaj (ĝis nun estas nur tekstoj pri 5 el la sume 31 provincoj), mi proponus anstataŭigon de la ekde oktobro 2012 iom malaktuala numerigita provinca mapo per klikebla mapo kiel en la anglalingva artikolo en:Provinces of Indonesia. Momente tamen mi jam ĝojas, ke entute ekhaveblis superrigardo pri la administra divido de Indonezio, kaj ne malkontentas pri la mapa provizoraĵo. ThomasPusch (diskuto) 22:43, 17 Apr. 2013 (UTC)

✔ Farite Nun estas artikoloj pri ĉiuj unuarangaj administraj unuoj de Indonezio, kaj do mi enmetas klikeblan esperantlingvan mapon, sen ke ĝi plenus je ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 19:54, 19 Apr. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Administra divido de Indonezio".