Diskuto:Alba Longa

Latest comment: antaŭ 5 monatoj by ThomasPusch

La interna ligilo latina en ekzemple la vorto "latinaj gentoj" de la artikolo Alba Longa estas problema. En multaj lingvoj, ankaŭ en la latina, la vorto "latina" ankaŭ estas adjektivo por ĉio rilata al la regiono Latio (en Esperanto tio estus adjektivo "latia" sen n), sed en nuntempa lingvouzo de Esperanto la adjektivo latina nur rilatas al la latina lingvo, metafore eble ankaŭ al "latinaj ritoj" de la romkatolika eklezio, kiu ja forte ligiĝas al la latina lingvo, kaj tio ne estas la sama ol la antikvaj gentoj de "latinoj" (kies nomon, dua signifo de latin', ja ankaŭ konfirmas PIV). Do la vorto ""latinaj gentoj" en si mem ne malĝustas, sed la interna ligilo "latinaj gentoj" estas. Sed en Vikipedio jam ekzistas artikolo pri la antikva etno Latianoj (latine latini). Do ne necesas komenci de nulo. Mi simple alvokas eviti la adjektivon "latina", kaj ĉiukaze la internan ligilon latina (!), en etna antikva senco, kaj uzi la adjektivon latiana pli konkrete kaj nemiskompreneble. ThomasPusch (diskuto) 15:36, 9 nov. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Alba Longa".