Mi la 23-an de marto 2012 korektis du ligilojn, fuŝajn post forpreno de la antaŭe uzita ŝablono "cite web" (ankaŭ ankoraŭ uzata en preskaŭ 1000 aliaj paĝoj), kaj forigis unu laŭ mi ne konvenan ligilon (la aliajn 2 mi ne unuapaŝe kontrolis...). Kaj duapaŝe - mi jam timis tion - mi konstatis ke ankaŭ la aliaj du ligiloj ne estas helpaj, sed precipe komercaj.

Do la problemo tie ne estas la angleco de la forigita ŝablono "cite web" (kun solvo anstataŭi ilin per "citaĵo el la reto"), sed la fakto ke la tri ligiloj estas komercaj elŝutejoj de muzikaĵoj de Anastacia, kaj ne estas tekstaj referencoj pri la muzikaj ĝenroj de ŝiaj produktaĵoj - tamen tion supozigus la indiko "Pop-muziko,[1] Ritmenbluso, Soulo, Danco,[2] Pop-roko[3]". Mi pensas ke la referencoj estas reklamo pri la komercaj elŝutejoj, kaj tial mi daŭre proponas forpreni ilin.

Post diskuteto mi interkonsentis pri tio kun Dominik, kiu unue nuligis mian forprenon de la ligiloj (fakte mi ne tre amplekse klarigis mian kritikon pri la komercaj ligiloj). Aparte de tio, ankaŭ kritikindas simple forpreni la uzatan ŝablonon "cite web" en la aliaj preskaŭ 1000 lokoj, kaj lasi fuŝojn en 1000 lokoj: La ŝablono anstataŭindas per "citaĵo el la reto", pri tio mi tute konsentas, sed la sinsekvo devus esti unue anstataŭigi, kaj poste forpreni la tiam ne plu uzatan ŝablonon "cite web".

ThomasPusch (diskuto) 10:24, 24 Mar. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Anastacia".