Diskuto:Andris Bērziņš (prezidanto de Latvio)

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Moldur in topic Titolo

Titolo redakti

Saluton. Mi ĵus legis, ke li ne plu estas prezidanto de sia lando. Tial mi proponas ŝanĝon de la krampa parto de la titolo al (1944) laŭ la ĉeĥa, germana kaj franca vikipedioj. La nuna titolo estas mallogika, ĉar neniu povas eterne resti prezidanto de sia lando. Ĉu bone? Mi ne komprenas kial tiom multe da alilingvaj vikipedioj havas tian titolon. --Tlustulimu (diskuto) 17:40, 27 sep. 2016 (UTC)Reply

La titolo Andris Bērziņš (prezidanto de Latvio) neniel indikas ke li havas tiun postenon nun, nur ke iam li havis ĝin. Komparu: Ludoviko la 1-a (Bavario) estas indikita kiel reĝo de Bavario, kvankam li ne plu havis tiun postenon post 1848 (kiam li abdikis) kaj certe ne nun (kiam li estas morta). Do la titolo tute bonas. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:19, 3 sep. 2020 (UTC)Reply
Ni nur bezonos alian titolon se iam iu alia persono kun la sama nomo, Andris Bērziņš, havos la saman postenon, prezidanto de Latvio. Moldur (diskuto) 19:49, 3 sep. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Andris Bērziņš (prezidanto de Latvio)".