Diskuto:Artikolo (periodaĵo)

Pro la problemoj kun la signifo de "ĵurnalo" menciitaj en la artikolo ĵurnalo, mi proponas ŝanĝi la titolon de ĉi tiu artikolo al "artikolo (gazeto)". Ĉu estas iuj kontraŭargumentoj? Marcos 22:05, 17. Okt 2009 (UTC)

Mi konsentas, ke ni evitu "ĵurnalo" (mi transprenis ĝin de jam ekzistinta artikolo). Tamen ankaŭ "gazeto" estas maloportuna, ĉar tro mallarĝa. La ĝusta vorto laŭ PIV 2005 estas "periodaĵo" = "periode aperanta publikigaĵo". Tio inkluzivas ekzemple jarlibronalmanakon, kiuj ne estas "gazeto", sed kie tamen aperas "artikoloj". Mi tial proponas ŝanĝi al "Artikolo (periodaĵo)". Helga Schneider 06:03, 18. Okt 2009 (UTC)
Bona propono! Mi nun ŝanĝas la artikoltitolon al artikolo (periodaĵo) laŭ via propono. Marcos 21:22, 18. Okt 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Artikolo (periodaĵo)".