Diskuto:Asheville (Norda Karolino)

Interesa artikolo!

Tamen, venis al mi la penso ke eble en ĉi tiaj cirkonstancoj oni havu ligon ankaŭ de la nacilingva nomo kiam eble?

Eble usonaj esperantistoj ofte parolas pri "Aŝvilo", mi ne scias, sed mi emas kredi ke estus iomete pli facile uzi Vikipedion se oni sekvus tiun konsilon.

Kion opinias aliaj?

m.

Kompreneble oni ankaŭ povu trovi urbojn k.s. laŭ la nacilingva nomo. Malte 08:47, 14. Sep 2003 (UTC)
Jes, la urbo nepre aperu ankaŭ sub la nacilingva nomo! Fakte estas du solvoj: movi tiun ĉi artikolon al Asheville aŭ fari alidirekton de Asheville al Aŝvilo. Mi mem inklinas, fari alidirekton, ĉar la usonaj esperantistoj ŝajne nomas sian urbon Aŝvilo. Do, se ene de du tagoj neniu protestas, mi faros alidirekton. Amike, --Unukorno 12:16, 14. Sep 2003 (UTC)
Dankon por la helpo kaj gvidado! Mi estas komencanto Vikipedie, do estas bone lerni ĉi tiajn aĵojn! Asheville ne estas tre granda urbo, do jes, ni konservu la Asheville-formon. Mi ne protestas la alidirekton. Keldan 18:35, 16. Sep 2003 (UTC)
Reiri al la paĝo "Asheville (Norda Karolino)".