Diskuto:Basbalo

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Yehadut

Basbalo aŭ bazpilko!

  • Ne "bazpilko", sed "bazpilkado". Bazpilko estas la pilko uzata en bazpilkado. Bertilow

La anglaj kiam ili diras football ja scias, ke ne temas pri "ball" sed ludo pere de ball, ne ni estu tro harartranĉanrtoj!! la unua regulo estas oportuneco laŭ Zamenhof mem. Cetere mi preferas "Bazpilko" ne "Basbalo". 1° Bazpilko estas pli E-a, Basbalo ne, kaj ĉu ĝi signifas balo (aranĝo kie oni dancas!) kun kantoj per basa voĉo ?!

(Eliott)


Kaj mi, mi preferas bejsbal-o. Ĉu ekzistas oficialan nomon, aŭ ĉu ni povas decidi ĝin? Vik Reykja 09:15, 24. Aŭg 2004 (UTC)


Estu besbolobejsbolo, Mi ĉiam aŭdas be'sbo'l :) Vikipediisto:Razilklingo

Kial ne "Jakjuo", el la japana nomo de tiu ludo? Do, kial ne?:)Razilklingo 08:24, 5. Nov 2004 (UTC)


Basbalo estas la ordinara esperanta nomo (jes, eble *bejsbalo estus pli bona fonetike el la angla, sed basbalo havas la tradicion *ŝultrolevo*). Se vi vidas la interviki-ligilojn, en la plejparto de lingvoj, la vorto kutime estas fonetika variado de „bejsbol“. En aziaj lingvoj, kie ĝi ne estas tiel, la vorto ne signifas „bazpilkado“, sed „bastonpilkado“ aŭ „kampopilkado“. —Vikĉjo Vikardo 21:00, 16 Feb. 2013 (UTC)

Kaj bazopilko kaj basbalo estas en PIV kiel nomoj de sporto (ne nur pilko). Reta Vortaro aliopinias, subtenante nur bazopilkadon. Mi ofte aŭdas pri bazopilko, piedpilko, ktp. --Yehadut (diskuto) 09:13, 16 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Kiu konas la regulojn? redakti

Kiu konas la regulojn? Bonvole metu ilin ĉi tie.


Do,

  • basbalo kaj en guglo = 323 trovoj
  • bazpilko kaj = 9 tr.
  • bazopilko kaj = 12 tr.

tiel mi removas la paĝon al basbalo Razilklingo 08:14, 5. Nov 2004 (UTC)

Oni povas aldoni:

  • bazpilkado +kaj +la : 3
  • bazopilkado +kaj +la : 0

Mi ŝatas la formon "bazpilkado", sed ĝi ne ŝajnas tre uzata hodiaŭ. Cetere, oni devas konfesi, ke "baz-" pli karakterizas la ludon ol la pilkon, do derivi la nomon de la ludo el "bazpilko" ne estas tute nature.

Diablen la nomo! Kiel oni ludas tion? Roberto

Nun mi estas tradukanta tion: atendu iom:) Razilklingo

(Regardu cxe la proviza glosaro sur la pagxo por klarigoj kun difinoj)

Mi ludas chi tiun ludon nun dum 20 jaroj. Se iuj ajn demandojn vi havus pri ghi, ne hezitu kontakti min. Mi ghojos respondi.

Teamo gasta batas unue. Teamo gastiga batas due. Tiu paro de batvicoj estas batvicparo. Oni ludas 9 batvicparojn en norma ludado. Se la gastiga teamo estas gajnanta post la unua batvico (la t.n. supra batvico), la duan (suba) batvicon oni kompreneble ne ludos. Se la ludo estas sampoenta post 9 batvicparoj, oni dauxras ghis estas gajnanto, aux ili dicidas fini sen gajnanto.

Estas 9 roluloj en la kampo, kies ordo por esti batanto estas la decido de la cxeftrejnanto ("manager"). Kutime la plej rapida kuranto batas unue, la plej regula statistike batas due, la plej gxisdate plibonigxanta batas trie, la plej forta batas kvare, la due pli regula batanto statistike batas kvine, la sesa kaj sepa batantoj estas intersxangxeblaj, la malplej bona batato batas oke, kaj bona batanto kiu sxancelas batas nauxe.

La batanto staras apud hejma plato, trans kien la pitcxero atemptos liveri la pilkon super la platon sen la batanto frapante la pilkon. Kiam kvar misjxetojn, tiam la batanto estigxas kuranto cxe la unua bazo. Kiam tri misbatoj, tiam la batanto estighos retirata. Post tri retiroj la batvico sxangxas. La kurantoj kuras kontrauxhorlogxen dum ludoj (kiam la pilko estas aktiva pro la pitcxero ekster la plato de la pitcxero au per la pilko estanta en la orta spaco de la kamparo pro svingo de la batanto) cxirkau la bazoj sen estante retirataj (vidu retiroj). Cxiu fojo kiam kuranto kuras ghis hejma plato tiu teamo poentigxas.

La pitcxero interkonsentas kun la kaptanto per sekretaj mansignoj kiun liveron jxeti. Chiu ludo venas per livero, tial basbalaj ludado ofte dauxras inter 2-3 horoj. La aliaj defensanoj staras en siaj pozicioj atendante untan pilkon al ili. Se la balo venos al ili la celo estas aux kapti gxin antau tusxante la grundon aux jxeti la pilkon al rolulo kiu pozicias por retiri kuranton.

Tiu chi estas la baza ideo. Plejparte estas mensa ludo inter pitcxero kaj batanto, por la aliaj roluloj estas ludo de fina precizeco kun nur frakcioj da sekundoj por reagi. Tamen eraroj estas apenaux farataj cxar roluloj specialighis nur por sia propra pozicio (sxangxante la rolon ankaux raras) Pauchjo (diskuto) 06:41, 11 Dec. 2015 (UTC)

Mal-elstarigo redakti

Kial ĝi estas elstara? Ĝi montras neniujn referencojn, krome la troangligita lingvaĵo estas neakceptebla. --Lohengrin (diskuto) 13:35, 19 Feb. 2016 (UTC)

@Lohengrin: Ankaŭ mi kelkfoje miras, ke artikoloj sen iu ajn referenco resp. fontindiko estas "elstaraj". Mi ĵus metis la ŝablonon {{NPEA}} al la komenco de la artikolo kaj kreis la paĝon Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj/Basbalo. Do, la diskuto pri forpreno de la statuso prefere okazu tie. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:51, 19 Feb. 2016 (UTC)
Mi vidas, ke neniu kritiko ne plu aperas pri tia artikolo, ke neniu aprobas ĝian mal-elstarigon kaj eĉ ĝi ne plu estas en la listo de "Ne plu elstaraj artikoloj", mi do proponas, ke oni forigu la forigantan ŝablonon "NPEA".--DidCORN la 27-a de julio 2017, 9:00 (UTC)
Reiri al la paĝo "Basbalo".