Diskuto:Bestoĝardeno

Se la artikolo mem proponas ke oni anstataŭigu "zoo" per alia esprimo, ĉu ni ne efektivigu tiun anstataŭigon en la titolo mem. "Bestoĝardeno" estas tre kutima esprimo en Esperanto. Malsame al la pli longa "zoologia ĝardeno" ĝi ne kreas la emon mallongigi ĝin. Do laŭ mi ni ŝanĝu la titolon al bestoĝardeno. Marcos 19:03, 25. Dec 2009 (UTC)

Mi nun efektivigis mian ĉi-supran proponon. Marcos 11:51, 27. Feb 2010 (UTC)
Estas Bestoĝardeno, Listo de zoologiaj ĝardenoj kaj Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj kaj Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj laŭ landoj. Mi proponas fari:

ktp...

Ĉu bone? (Uzanto:Castelobranco, Uzanto:Crowberin, Uzanto:Tlustulimu, Uzanto:Pino~eowiki, Uzanto:Frglz, Uzanto:Marcos, Uzanto:Kani, Uzanto:RG72 mi pensas, ke tio estas interesa al Vi) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:43, 26 Aŭg. 2014 (UTC) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:43, 26 Aŭg. 2014 (UTC)

Jes, mi uzas la vorton bestoĝardeno.--kani (diskuto) 23:48, 26 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi ĝenerale ne kontraŭas ŝanĝon, sed iomete dubigas min manko de bestoĝardeno en PIV, kie tamen troveblas zoo.--RG72 (diskuto) 14:29, 27 Aŭg. 2014 (UTC)
Jes. En PIV estas 'zoologia ĝardeno' http://vortaro.net/#%C4%9Dardeno En reta-vortaro.de estas 'bestoĝardeno' http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/serĉu.pl?ref=eotoolbar&kadroj=1&serĉata=besto%C4%9Dardeno Ĉu, do pli bone estas, alinomigi el "Bestoĝardeno" al "zoologia ĝardeno"? Vidu ke ni havas artikolojn: "Bestoscienco" (ne zoologio), kaj ĉefa artikolo estas "bestoj". Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:40, 27 Aŭg. 2014 (UTC)
Laŭ mi ni unuecigu al la formo "bestoĝardeno". Miaimprese tio estas la sola formo tre kutima uzata en Esperanto-familioj (do familioj kun hejma uzo de Esperanto kun la infanoj); kaj familioj kun infanoj estas ja la plej grava grupo de vizitantoj de bestoĝardenoj, tiel ke la uzo en Esperanto-familioj ja estas konsiderinda.
Krome validas la argumentoj, kiujn mi menciis en la supro de ĉi tiu diskutpaĝo en 2010: "Zoologia ĝardeno" estas iom peze longa, kio kreas la emon mallongigi ĝin al "zoo". Sed "zoo" mem estas problema esprimo, kiel la artikolo klarigas. Marcos (diskuto) 15:15, 28 Aŭg. 2014 (UTC)
  • Do mi komprenas ke "Bestoĝardeno", "Kategorio:Bestoĝardenoj", "Kategorio:Bestoĝardenoj laŭ landoj" estos bone. Mi morgaŭ ŝanĝos. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:39, 11 Okt. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Bestoĝardeno".