Diskuto:Biciklo
Latest comment: antaŭ 1 jaro by Dominik in topic Grandaj biciklistaj konkursoj
Mi uzis la esperantan parton de la konstruata BEMI-vortprovizo. Tiu vikia versio ebligos pli facile al BEMI-anoj kaj aliaj interesemuloj partopreni por defini la diversajn vortojn, kaj proponi tradukojn kaj pliajn vortojn.
Mi supozas ke necesus subkategoriigi al "biciklo" plej multajn de la vortoj kiuj nur rilatas al biciklo. Ĉu? Zav
Kiel oni nomas la sporton? Ĉu biciklado, biciklismo, biciklosporto? PIV2 havas neniun. :)
manko de elektraj bicikloj redakti
Ĉu ne menciindas aparta ĉapitro pri elektraj bicikloj, ĉar ĝi reprezentas ĉiam kreskantan kvanton de la vendoj internacie..? Alifono (diskuto) 19:13, 13 aŭg. 2022 (UTC)
Grandaj biciklistaj konkursoj redakti
ŝajne estas neniu vorto pri grandaj biciklistaj konkursoj kiaj "Tour de France", "Vuelta a España"... ? --Dominik (diskuto) 04:37, 15 aŭg. 2022 (UTC)