Diskuto:Blato (komputiko)

Strange, se mi ne eraras por la tre dubinta esprimo bitblato estas tre certa icointegra cirkvito. Mi proponas forigi la artikolon aŭ redirekti. --P.Fiŝo 14:30, 6. Nov 2007 (UTC)

La angla, franca kaj germana vikipedioj ŝajnas ne diferencigi inter ico kaj icujo ("bitblato"), kaj tial la en tiu-ĉi teksto indikitaj alilingvaj vortoj - angle: chip aŭ france: puce - en tiuj lingvoj indikas al la artikoloj pri integra cirkvito. Tio tamen ne signifas ke en Esperanto ne rajtas esti du vortoj kaj du artikoloj: Esperanto ja ne estas nur sklava tradukaĵo de naciaj "gvidlingvoj" angla, franca aŭ germana (kaj ĉi-supre ne temas pri leksikoj de la angla, franca aŭ germana lingvoj, nur pri konvencioj de tiulingvaj vikipediistoj limigi la konceptojn de ico kaj icujo al po unu vikipedia artikolo). Nur indas aparte kritike ekzameni, ĉu konscie ni volas havi du artikolojn, kie tiuj tri lingvoj havas nur unu, kaj bonas atenti la situacion en aliaj lingvoj. Tamen mi ne atakas la vorton icujo respektive blato aŭ bitblato, sed serĉas eblecon tamen trovi alilingvan artikolon por intervikia ligigo. Laŭ mi estas tia parenctema artikolo, nome la anglalingva paĝo contact pad. Mi proponas interligi la paĝojn "blato (komputilo)" kun alidirektiloj "icujo" kaj "bitblato" unuflanke kaj "contact pad" aliflanke, kaj realigas tion. ThomasPusch (diskuto) 18:48, 6 Maj. 2015 (UTC)
PS: La duonfrazo "vidu ankaŭ mikro-blato" (artikolo ne estas) ne sencas. Jam nun en Esperanto estas du artikoloj por ico=integrated circuit kaj icujo=chip, kaj plia (nun manka) artikolo "icujeto" nur por malgranda icujo ("=mikroblato") apenaŭ postuleblas. ThomasPusch (diskuto) 18:48, 6 Maj. 2015 (UTC)
Ŝajnas al mi, ke blato, aŭ integra cirkvito, povus esti ekzemple operacia amplifilo, kiu apenaŭ rilatas al bitoj aŭ komputiloj. Lingvano (diskuto)
Mi ne kontraŭas, nur pledas eviti ke en vikipedio vorto "malinventiĝas" kaj artikolo forigatas nur pro adaptiĝo al la angla, franca kaj germana vikipedioj (kaj sendube branĉoj en pliaj lingvoj), kiu "inventiĝis" en Komputada Leksikono. Moto: Vikipedio laŭeble priskribas la mondon kaj la realan lingvouzon, ne inventas faktojn kaj lingverojn. ThomasPusch (diskuto) 19:10, 6 Maj. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Blato (komputiko)".