Diskuto:Blazonoj de Aŭstrio

Amasaj ruĝaj ligiloj je titoloj 'detaloj' ne sencas, dum estas neniu artikolo "malantaŭ" tiuj ligiloj. Aliflanke ne kompreneblas, kial ĝis nun ĉe multaj blazonoj estis ruĝaj ligiloj je titoloj 'detaloj' kaj ĉe iuj ne - koncernaj artikoloj ĉiukaze ne ekzistas, kial do la diferencigo? Provizore mi malvidigas ĉiujn tiujn ruĝajn ligilojn, sed aliflanke mi neniel kontraŭas kreon de la koncernaj artikoloj: mi proponas ke post kreo de unuaj artikoloj nur tiuj ligiloj (tiam ne plu ruĝaj, sed bluaj) estu vidigitaj - se signife pli ol duono de la artikoloj estas kreitaj, ankaŭ tolereblas vidigi ĉiujn ligilojn, kaj esperi ke la resta malplimulto je mankaj artikoloj ankaŭ realisme kreiĝos post ne-tro-granda tempointervalo. ThomasPusch (diskuto) 17:02, 29 Jan. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Blazonoj de Aŭstrio".