Alilokaj diskutoj pri la esprimoj "bosno" kaj "bosniako" redakti

Sur aliaj paĝoj de la Vikipedio okazis diskutoj pri tio, ĉu uzi "bosno" aŭ "bosniako". La rezulto de la diskutoj estis, ke ni uzu "bosno", krom se iam la Akademio de Esperanto rekomendos uzon de "bosniako".

Diskuto kiu okazis sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj redakti

Bosniakoj kaj Bosnianoj

Oni ĵus enmetis la unuan, kiam jam ekzisitis la dua. Eblus konsideri, ke unu artikolo priskribu la islaman loĝantaron de Bosnio kaj Hercegovino aŭ de la Federacio Bosnio kaj Hercegovino kaj la alia la totalan loĝantaron ĉu de unu aŭ alia, sed fakte laŭ mia kompreno ne estas tiel, sed ambaŭ artikoloj priskribas la saman koncepton (islama loĝantaro) kaj eĉ kun la samaj alilingvaj ligiloj, kiuj eble frenezigos la robotojn. Kompreneble temas ne pri forigo, sed pri unuigo de ambaŭ artikoloj.--kani 21:59, 12. Feb 2009 (UTC)

Laŭ mi, kaj laŭ la rekomendoj de Bertilo Wennergren, ni prefere diru "bosnoj". Do la du artikoloj estu kunigitaj sub la titolo bosnoj. Marcos 12:08, 13. Feb 2009 (UTC)
@Marcos. Mi subtenas vian proponon, ĉar mi preferas mallongajn formojn. Kore --Tlustulimu 14:02, 14. Feb 2009 (UTC)
Mi nun movis bosniakoj al bosnoj laŭ mia ĉi-supra propono. La artikolo bosnianoj intertempe traktas alian aferon (ĉiujn enloĝantojn de Bosnujo kaj Hercegovino). Marcos 21:38, 14. Mar 2009 (UTC)
Mi tute ne komprenas vian ŝanĝon de "bosniakoj" al "bosnoj". Mi ne trovas rekomendon de Bertilo Wennergren en la menciita paĝo. "Bosno" estus ja ia ŝtatano de Bosnio kaj Hercegovino (Bosnujo kaj Hercegovino), sed temas pri aparta etno kun apartaj lingvo kaj kulturo sub otomana influo. Antaŭ ol trorapidema ŝanĝo legu bonvole la artikolojn en la vikipedioj germana kaj angla. La esprimo "bosniako" havas plenan rajton. Eble pli taŭgus alia vorto ("islamaj bosnianoj" aŭ pli bona traduko de "bošnjaci" sed ne "bosno"), sed tion pli bone scius homo el tiu ĉi ŝtato. Bv. vidi ankaŭ en la interreto: Le Monde diplomatiqueINFORMO PRI LA RESPUBLIKO SERBA. Punktor 16:08, 15. Mar 2009 (UTC)
Kie malaperis historioj de redaktoj ĉe alinomitaj artikoloj, ekz. ĉe la alinomitaj Bosniakoj? Mi ne volas kredi, ke la alinominto estus ununura redaktinto de tiu ĉi paĝo kaj ke tiu redakto estus nur la alinomado mem. Kerio 18:35, 15. Mar 2009 (UTC)
Mi pensas, ke la historio de "Bosniakoj/Bosnoj" estas ĉi tie: [1] kaj de "Bosnianoj" ĉi tie: [2]; Punktor 19:40, 15. Mar 2009 (UTC)
Ni nun uzas la vorton "bosniano" (="bosnujano") por la koncepto "iu ajn ŝtatano de Bosnujo kaj Hercegovino". Por mi estas strange nun uzi "bosno" kun la sama signifo. Kutime ĉe landnomoj formataj per "-uj-" (aŭ ĝin anstataŭiganta "-i-") eblas diferencigi inter "X-o" (ano de la ĉefa gento/popolo/etno de X-ujo) kaj "X-ujano" (iu ajn ŝtatano aŭ daŭra enloĝanto de X-ujo sendepende de la aparteno al certa gento/popolo/etno). Laŭ tiu ĝenerala kompreno de popolradikoj, la vorto "bosno" do devus esti samsignifa kun "bosniako" kaj ne kun "bosniano". Marcos 00:15, 16. Mar 2009 (UTC)
1. De kie devenas la vorto "bosno" por la etno "bosniakoj" ? Ĉu vi havas fontojn ? Ĉu vi inventis ĝin ? 2. Vi ne respondis al mia demando pri la mankanta fonto ĉe Bertilo Wennergren - do ĉu la sola fonto estas vi ? 3. Ĉu ni rajtas ŝanĝi kutimajn esprimojn ("bosniakoj"), ĉar la novaj ("bosnoj") estas pli mallongaj ? 4. La nomo de la lando "Bosnio" devenas de la rivero "Bosna" ne de ia gento/popolo/etno - do ĝustas "bosniano", kaj la etnoj: kroatoj, serboj kaj bosniakoj (bošnjaci). Punktor 07:26, 16. Mar 2009 (UTC)
Jen la fonto pri "bosno" ĉe Bertilo Wennergren: Ĉe lia listo de landnomoj li listigas la landnomon "Bosnujo". En la artikolo La landnoma sufikso en instruado li skribas ke "Kiam oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per …ujo, oni tuj rekonas, ke ĝi apartenas al la uj-kategorio". Pri la kategorioj li skribas: "Ni havas do jam delonge la jenajn du kategoriojn en nia lingvo:
  • “Lando → landanoj”: ekz. Usono → usonanoj, Irlando → irlandanoj, Birmo → birmanoj
  • “homoj → Homujo”: ekz. germanoj → Germanujo, ĉinoj → Ĉinujo, somaloj → Somalujo"
Do lando kiu finiĝas per "-ujo" nepre estas kunmetata el radiko por signi homojn kaj el la sufikso "-uj-". Tial la mencio de "Bosnujo" en lia listo neprigas la ekziston de la radiko "bosn-".
Pri la signifo de la radiko "bosn-" Bertilo ne skribis ion en tiuj tekstoj. Sed mi jam argumentis en mia antaŭa afiŝo, ke se la radiko "bosn-" ekzistas, ĝi ne povas samsignifi kun "bosniano", sed nur kun "bosniako". Marcos 20:26, 16. Mar 2009 (UTC)
Mi bedaŭras, sed mi havas problemon kun tia argumentado: >>Ĉar la nomo de la lando estas "Bosnujo" DEVAS ekzisti popolo kun la nomo "bosnoj", do ni ŝanĝu la kutiman esprimon "bosniakoj" al "bosnoj"<< Ankaŭ ni ne forgesu, ke la landnomo devenas de la rivero Bosna sed ne de popolo. (Verŝajne estis eraro uzi la vorton "bosnianoj" anstataŭ "bosnoj" - komp. "svisoj".) Sed bv. pripensi: Se iu esperantisto legas "bosno" li certe pensas pri IA ŝtatano de Bosnio, ĉar tiu ĉi vorto similas al "Bosnier"(germane)/"Bosnians" (angle)/"Bosniens" (france)/"Bosniërs"(nederlande) ktp., kaj ne similas al "Bosniaken"/"Bosniaks"/Bosniaques"/"Bosniakken". Ni ĉiuj bone scias, ke ekzistas eraroj en la sistemo de la landnomoj. Do ni ne ŝanĝu kutiman, facile kompreneblan, nedusencan kaj internacian esprimon, kiel "bosniako", nur ĉar regulo ŝajne postulas tion. Punktor 11:36, 17. Mar 2009 (UTC)
Mi ankoraŭ volas atentigi pri tio ke la vorto "bosno" en la senco de "bosniako" jam estas kutima en Esperanto, uzata de multaj. Jen kelkaj retpaĝoj en kiuj la vorto estas uzata tiusignife (facile troveblas ankoraŭ pli da tiaj paĝoj):
Kelkaj el tiuj uzoj de "bosno" venis de bosnoj mem.
Uzon de "bosno" en la senco de "bosniano" mi aliflanke tute ne trovis en la ĵusa serĉado.
En la Tekstaro de Esperanto estas tri uzoj de "bosno", ĉiuj en la senco de "bosniako" (unu el Monato kaj du el La Ondo de Esperanto). Estas neniu uzo de "bosniako" en la tuta tekstaro! Marcos 22:53, 17. Mar 2009 (UTC)
Dankon pro via serĉado. Vi trovis kelkajn ligilojn por pruvi la korektecon de "bosnoj", mi trovis kelkajn por "bosniakoj". Nun estas pruvita, ke unue ankaŭ Le monde dipl. ne havas unuecon tiurilate (artikolo kun "bosniako" kaj alia) kaj due ekzistas kelkaj bošnjaci kiuj malŝatas la esprimon "bosniakoj".
Sed restas la problemo, ke "bosnoj" NE SIMILAS al la oficialaj, internaciaj esprimoj "Bosniaken"/"Bosniaks"/Bosniaques"/"Bosniakken".
Bonvolu vidi la tekston de la Bosnia konstitucio : >>1. House of Peoples: The House of Peoples shall comprise 15 Delegates, two-thirds from the Federation (including five Croats and five Bosniacs) and one-third from the Republika Srpska (five Serbs).<< Kaj en la kroata : >>Dom naroda se sastoji od 15 delegata, od kojih su dvije trećine iz Federacije (uključujući pet Hrvata i pet Bošnjaka) i jedna trećina iz Republike Srpske (pet Srba). <<
"Bošnjak" = angle "Bosniak". Do la oficiala ĝusta esprimo por tiu ĉi etno estas "Bosniaks" kaj ne "Bosnians". La malĝusta traduko "bosnoj" estigos konfuzojn kaj ne spegulas la oficialan esprimon. Vi menciis kelkajn interetpaĝojn kun la nomo "bosnoj" en la senco de bošnjaci. La germanlingva vikipedio klarigas tiun fakton tre kompreneble, bv. legi: >>Alltagssprachlich wird der Begriff Bosnier jedoch häufig im Sinne einer vermeintlichen Titularnation synonym mit Bosniaken verwendet, auch von vielen Bosniaken selbst.<< ("En la ĉiutaga lingvo la esprimo estas uzata sinonime kiel erare supozita titulara nacio por la esprimo bosniakoj, ankaŭ de multaj bosniakoj mem.") Do ni povas vidi, ke la uzado de "bosnoj" por "bosniakoj" estas nur ĉiutagaĵo malpreciza.
Do denove mi petas pripensi la konsekvencon de enciklopedia uzo de nomo kun neoficiala kaj ankaŭ dusignifa senco : Se iu esperantisto legas "bosno" li certe pensas pri IA ŝtatano de Bosnio, ĉar tiu ĉi vorto similas al "Bosnier"(germane)/"Bosnians" (angle)/"Bosniens" (france), ktp. Do mi opinias, ke la jam ekzistanta nomo "bosniakoj" estu preferita. Punktor 12:32, 18. Mar 2009 (UTC)

Diskuto, kiu okazis en la diskutejo redakti

Reŝanĝo de Bosnoj al Bosniakoj

Ĉar neniu refutis aŭ komentis la lastajn argumentojn mi proponas reŝanĝon de la titolo al "Bosniakoj". Dankon, Punktor 16:55, 25. Mar 2009 (UTC)

Mi fakte preferus, ke Vikipediistoj el Bosnio havu la lastan vorton, sed ŝajne, almenaŭ laŭ Kategorio:Vikipediistoj laŭ landoj, tiuj ne ekzistas. Ĉu neniu inter ni konas lingve spertan bosnian esperantiston? --- Disk. 17:11, 25. Mar 2009 (UTC)
En la Jarlibro 2008 mi trovis en la Delegita Reto kelkajn Esperantistojn el Bosnio-Hercegovino sur p. 108-109. Ĉu iu vikipediisto bonvolemula interrilatas kun iu el ili ? Dankon, Punktor 17:54, 25. Mar 2009 (UTC)
Kial 'bosniako' ? La etnonomo estas 'bosnoj', la landnomo 'Bosnio'. Kial enkonduki tiun neesperantan sufikson 'ak' ? AL @ 18:37, 25. Mar 2009 (UTC)
Mi petas afable legadon de la tuta diskutado: Ekz. la landnomo devenas de la rivero Bosna sed ne de popolo kaj "ak" ne estas sufikso sed parto de la popolnomo, kiu estas originale "Bošnjak, pl: Bošnjaci"; ktp., ktp, ktp. Dankon - Punktor 18:52, 25. Mar 2009 (UTC)
Temas pri la esprimado en Esperanto de du diversaj aferoj, Arno, vidu fr:Bosniens kaj fr:Bosniaques. Oni ne povas esprimi ambaŭ per bosnoj.--- Disk. 18:56, 25. Mar 2009 (UTC)
fr:Bosniens ni jam tute logike esprimas per bosnianoj. Ne necesas tri terminoj ĉi-kaze. Marcos 19:36, 26. Mar 2009 (UTC)
La esprimo "bosnianoj" ja estas bona traduko de fr:Bosniens, sed tio ĉi ne signifas ke "bosno" estas bona traduko de fr:Bosniaques. Se iu legas "bosno" li certe pensas pri IA ŝtatano de Bosnio (bosniakoj, bosniaj kroatoj, bosniaj serboj), ĉar tiu ĉi vorto similas al "Bosnier"(germane)/"Bosnians" (angle)/"Bosniens" (france), ktp. Do mi opinias, ke la jam ekzistanta nomo "bosniakoj" (laŭ la originala esprimo eĉ en la koncerna konstitucio) estu preferita.
Cetere ni ne forgesu la aliajn argumentojn: 1. La landnomo devenas de la rivero Bosna, ne de ia popolo. 2. Ekzistas internaciaj esprimoj, ekz. "Bosniaques" 3. La uzado de "bosnoj" por "bosniakoj" estas nur ĉiutagaĵo malpreciza, ĝi estas uzata sinonime kiel erare supozita titulara nacio por la esprimo bosniakoj. Punktor 19:48, 26. Mar 2009 (UTC) PS Opinioj de bosnianoj mem vere estus tre helpemaj.

Etimologio de radiko ne estas sufiĉa argumento por ties signifo en Esperanto. Ĉiuj etno- kaj lando-nomoj havas iun etimologian signifon, kiun ni preteratentas en nuna uzo. La ekzisto de vortoj "bosniens" kaj "bosniaques" en la franca ne multe helpas. Kvankam la vikipedia artikolo asertas ke unu signifas loĝantoj de Bosnio kaj la alia anoj de iu etno bosniaka (laŭ via propono), la afero ne estas tiom klara. Ambaŭ vortoj estas nur du apartaj adjektivaj derivaĵoj el la landonomo Bosnio uzitaj en diversaj tempoj kaj cirkonstancoj (iam antaŭ longe la vorto "bosnien" estis pli ofte uzata dum iom post iom oni ekuzadis pli ofte la vorton "bosniaque", tamen ne estas tiel klara signifodiferenco inter ambaŭ formoj). La vorto "bosniak" ja estas derivita de bosni' kun aldono de sufikso ekzistanta en iuj lingvoj sed ne en Esperanto. Esperanto ne povas akcepti enkondukon de ĉiuj sufiksoj de ĉiuj lingvoj de la mondo por krei novajn vortojn. Oni ne enkonduku en Esperanton vortojn por komplezi al aparta popolo sed respektu la lingvosistemon. Mi opinias ke sufiĉas uzi la vortojn 'bosno' kaj 'bosniano' (simile al ruso kaj rusiano) por distingi inter anoj de la bosna etno kaj loĝantoj de Bosnio el ajnaj etnoj. Vidu bosna en la bertilejo. AL @ 20:10, 28. Mar 2009 (UTC)

Mi nun legis la komencon de via diskuto kaj tute konsentas kun Marcos pri nomsistemo en Esperanto bosno = homo el bosna etno, Bosnio / Bosnujo = lando, Bosnujano = loĝanto de Bosnujo ne nepre el bosna etno. Ke multaj lingvoj (la angla, la franca, la germana, ktp) havas konfuzan sistemon por nomi tiujn apartajn realaĵojn ne estas argumento por enkonduki tiun konfuzon en Esperanton. Kial ne enkonduki bosnieno, bosnienso, bosnero, bosniako, bosnano, ktp por paŭsi ĉiujn formojn renkontitajn en la diversaj lingvoj ? Tio similas la konfuzon enkondukitan de belorusa registaro kiu provas trudi landonomon malkongruan en fremdajn lingvojn (anstataŭ Biélorussie, ni devus diri Belarus en la franca). Ne kaj ne ! ĉiu lingvo havas siajn regulojn kiuj ne estu ŝanĝitaj por komplezi al iu aŭ alia homgrupo pro ideologiaj kialoj. AL @ 20:26, 28. Mar 2009 (UTC)
1."ak" ne estas sufikso, sed parto de "bosniakoj" laŭ la original nomo "Bošnjak, pl: Bošnjaci". Bonvolu akcepti, ke la oficiala nomo - ankaŭ laŭ la konstitucio - estas "Bošnjak"; ĉu Vi vere kredas, ke "bosno" estus bona traduko por unu el tri popolgrupoj, kiuj ĉiuj vivas dum jarcentoj en tiu regiono ? Sudslavoj koloniigis tiun regionon (7-a jarcento) kaj post otomana konkero (16-a jarcento) formiĝis slava etno kun apartaj lingvo kaj kulturo sub otomana influo. Ni ankaŭ ne povas aserti, ke tiu ĉi etno estas la ĉefa (bv. vidi popolnombrado 1991). ZAMENHOFE: "la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj"

2. "multaj lingvoj (la angla, la franca, la germana, ktp) havas konfuzan sistemon por nomi tiujn apartajn realaĵojn...": ne estas konfuza sed tre klara; bonvolu vidi la koncernajn artikolojn vikipediajn, kaj ankaŭ la germanlingva pri la sinonima uzado de "Bosnier" ("bosnoj") kiel erare supozita titulara nacio por la esprimo bosniakoj en la ĉiutaga lingvo.
3. "...ne estas argumento por enkonduki tiun konfuzon en Esperanton": neniu enkondukis tion, sed simple temas pri realaĵo ([3], [4]).
4."lingvo havas siajn regulojn": jes, certe kaj la landnomo devenas ne de popolo sed de la rivero Bosna ([5], [6]).
5. Pardonu, sed mi vere ne vidas ideologiajn kialojn, mi nur kredas, ke la nomo "bosnoj" estigos konfuzojn (mi fajfas pri iaj ŝovinismoj, temas nur pri enciklopedia ĝusteco; alie mi ne estus Esperantisto).
6. Mi opinias, ke homoj el Bosnio havu la lastan vorton en tiu ĉi diskutado.
Punktor 09:22, 29. Mar 2009 (UTC)

1. "ak" ja estas ia sufikso konstruita laŭ iuj etnaj lingvoj por nomi etnon laŭ iu lando/geografiaĵo (rivero laŭ via sciigo). En la diversaj lingvoj de la mondo ekzistas tre diversaj sufiksoj por krei ekzemple loĝantnomon laŭ landnomo, regiononomo (-ensis -ikos -aticus -ique -iaque -ien -ian -er ktp). Bosniak' bosner bosnien kaj bosnian estas nur ekzemploj de etnolingvaj derivaĵoj el radiko /bosn/ kiu iam nomis riveron nun elvokas iun geografian areon (Bosnio/Bosnujo kaj Hercegovino). Ke en bosna (serbokroata, ĉu ne? ) lingvo la oficiale uzata vortformo estas /bosnjak/ neniel pravigas ke ni enkonduku tiun derivformon por nomi etnon de difinita lando.
2. Mi ne kontrolis koncerne aliajn lingvojn, sed mi povas aserti ke koncerne la francan ekzistas tre kontraŭdiraj difinoj pri la vortoj "bosnien" kaj "bosniaque". Nur en la franclingva vikipedio mi legis tiun aplomban aserton ke unu vorto havas precizan signifon kaj la alia iun alian : en miaj diversaj vortaroj mi ne retrovis tian memfidon. Plej ofte ambaŭ vortoj estas prezentitaj kiel sinonimoj. Fakte mi nur antaŭ nelonge malkovris la vorton "bosnien" kiu aperas en priskribo de historiaj eventoj en la 19-a jarcento kaj antaŭe. En la 20-a jarcento la franca ekuzadis la vorton "bosniaque" pli ofte sen ke tio havas semantikan signifon. Pli temas pri modo.
3. ekuzadi ne antaŭe uzitan vorton ja estas enkonduko, eĉ se vi persone ne estas la unua kiu tion faras. Eĉ se pluraj homoj kopiante unu la alian faras la saman eraron, ĝi plu estas eraro, malkongrua kun la reguloj de la lingvo kaj kun la antaŭe akceptitaj difinoj de la vortoj.
4. Ĉiuj etnonomoj kaj landnomoj havas etimologion. Tamen kio gravas estas kiel la vorto estas difinita en Esperanto. Bedaŭrinde PIV ne mencias la vorton bosn/o sed nur Bosni/o (= Balkania regiono, parto de la regno Bosnio-hercegovino (Sarajevo)). Aliflanke Bertilo mencias bosn'o kaj Bosn'uj'o.
5. la vortoj bosn'o, Bosni'o, Bosn'uj'o, bosni'an'o, bosn'uj'an'o ŝajnas al mi tute klaraj kaj sufiĉaj kaj estas nenia bezono enkonduki bosniak'o, bosnjak'o, bosniaĉ'o, bosniask'o, bosner'o, bosnien'o, bosniens'o, bosniatik'o ktp.
6. kion ajn opinius klera bosno (bone konanta la Esperantajn regulojn) tio ne ŝanĝu la Esperantan vortfaradon. AL @ 13:38, 29. Mar 2009 (UTC)
La vorto 'bosniako' ne ŝajnas al mi pli pravigebla ol la vortoj francezo, dojĉo, ingliŝo, italiano, espanjolo, rusko, madjaragulo, suomalaino, nederlandso, dansko, svensko, portugŭeŝo, eleniko, gaeligo, ktp. AL @ 14:02, 29. Mar 2009 (UTC)

Mi ne trovis artikolojn de Le monde diplomatique pri "dojĉoj", sed pri "bosniakoj". Punktor 16:23, 29. Mar 2009 (UTC)
1. Dankon pro la klarigo
2./3. Ĉu ni vere povas konstati kio estas la unua esprimo Esperanta por "Bošnjak" - ĉu "bosno", ĉu "bosniako" ? Mi timas, ni ne povas. Ni ankaŭ scias, ke la nomado de la popolgrupoj/enloĝantoj en Bosnio ĉiam estis problemo (laŭ la diverslingvaj vikipedioj).
4. Bedaŭrinde mi ne havas PIV; sed mi legis, ke ĝi enhavas la esprimon “Muzulmano” kun majuskla "M" por esprimi, ke temas pri propra gento en Bosnio (tiu ĉi maniero estiĝis en iama Jugoslavio (bv. vidi [7]). Ŝajne Bertilo ne sciis tiun, do li skribis: "Mi ne komprenas, kial tiu dua signifo de “muzulmano” havas komencan majusklon.") Sed preskaŭ nenie mi trovis en la interreto la nomon “Muzulmano” - do esprimo historia.
Bv. pripensi (vd. la historion de Bosnio) ke en tiu ĉi lando vivas tri etnoj. Ne ekzistas "ĉefa popolo" lau la Zamenhofa sistemo, do ni ne povas uzi la nomon "bosnoj" nur por la "Bošnjaci". Pri kiu etno Vi parolas dirante "sviso" ? Estas tute la sama.
6. Mi forte opinias, ke tiu ĉi argumento estas erara: >>Ĉar la nomo de la lando estas "Bosnio" DEVAS ekzisti popolo kun la nomo "bosnoj"<< (Vidu denove "svisoj"). Mi estas kontraŭ ia ŝanĝo de la Fundamento sen aprobo de AdE. Sed tute ne temas pri ŝanĝo de la Esperanta vortfarado, nur pri ĝia ĝusta aplikado. Dankon pro Via pacienco, Punktor 14:42, 29. Mar 2009 (UTC)

Estimataj Arno kaj Marcos, konstatinte ke tiu ĉi diskutado rabas tro multe da tempo, mi volonte finus miajn kontribuojn. Vi kaj Marcos havas Viajn opiniojn, mi la mian. Ne sencas fari baloton. Eble post kelkaj da jaroj AdE/PIV faros decidon. Kiu pravos ? Certe Vi, kiel Esperantistoj multe pli spertaj kaj kleraj ol mi, sed: Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon. Se Vi konsentas ni ja povas veti pri botelo da bona ĉampano  ;) Kaj ĝis la vet-plenumo la artikol-nomo estas "bosnoj", sed "bosniakoj" estu en la unua frazo. Ĉu konsentite ? Punktor 15:09, 29. Mar 2009 (UTC)

Mi ĝenerale ne emas veti pri io ajn, do ankaŭ ne pri botelo da ŝaŭmvino. Ĉiuokaze, mi ne bone komprenas, kio decidus la veton. Ĉu decido de AdE? Sed mi ja konsentas, ke ni intertempe povas resti ĉe la artikoltitolo "bosno". Marcos 23:50, 4. Apr 2009 (UTC)
AdE-decido (klarigo) pro ia ajn motivo, ekz. en la maniero de "Oficiala informo de la Akademio de Esperanto, n-ro 15". Intertempa solvo: Artikoltitolo "bosno", sed kun mencio de "bosniako" en la unua frazo (kiel la nuna stato, do sen forpelo de "bosniako" + alidirekta paĝo). Mi proponas enmeton de tiu ĉi diskutado en la rilatan paĝon, ĉu konsentite ? Dankon, Punktor 09:48, 5. Apr 2009 (UTC)

Akademia decido redakti

La Akademio de Esperanto ĵus aprobis novan dokumenton kun rekomendoj pri landnomoj. Ĝi ankoraŭ ne estas publikigita, sed tio okazos baldaŭ. En tiu dokumento aperas la formoj "Bosnujo" kaj "Bosnio", ambaŭ gentobazaj. Tio signifas, ke ili baziĝas sur la gentovorto "bosnoj".

Ĉu oni uzu tiun vorton kaj por anoj de tiu gento, kaj kiel sinonimon de "Bosnujano/Bosniano", estas afero, kiun ĉiu parolanto devas mem decidi. Tiel oni ofte uzas tiaspecajn gentovortojn ("francoj", "svedoj", "ĉinoj" k.t.p.), sed en iaj okazoj multaj preferas uzi nur AN-kunmetojn, kiam ne temas pri la efektiva gento, sed nur pri landanoj ("Rusujanoj/Rusianoj" k.a.).

La Akademio ne faris detalajn rekomendojn pri tiaj tiklaj okazoj. La lingvo mem permesas ambaŭ alirojn al tiaj vortoj. Fakte la ĝusta uzo povas tre dependi de la kunteksto. Iafoje tute taŭgas uzadi vortojn kiel "norvegoj", "somaloj", "tamiloj" k.t.p. en landana senco. En aliaj kuntekstoj povas esti preferinde uzi ilin nur en genta senco, uzante AN-kunmetojn por nomi landanojn.

Ĉiuokaze la Akademia decido signifas, ke oni prefere forgesu pri vortoj kiel "bosniako".

Aldonindas, ke la etimologia deveno de tiaj vortoj kiel "bosno" ne malebligas, ke ili estu gentonomoj en Esperanto. Multaj el niaj gentonomoj etimologie nomis dekomence ion tute alian ol gento, ekz. "ĉinoj", "hindoj", "svisoj" k.a.

Bertilow 09:17, 10. Apr 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Bosnoj".