Saluton, Internaciulo! Bonega laboro! Sed, ĉu ne devus esti episkopujoj anstataŭ episkopoj? Ĉu vi povus kontakti min ĉe bea(ĉe)lavilleheleuc.fr? Amike, --Bea 07:33, 14. Sep 2007 (UTC)

Jeŝ! Kompreneble. Ĉar mi ne tiel ŝatas la aĥaikan formon episkopujo, mi ŝanĝas al diocezo. --Internaciulo 12:17, 15. Sep 2007 (UTC)

Uzo de bretona lingvo por loknomoj en tiu artikolo. redakti

La bretonan lingvon mi elektis en tiu artikolo, kaj en Historio de Bretonio por paroli pri loknomoj aŭ eĉ personaj nomoj. Kial? Estas evidente ke la franca lingvo estas nuntempe la unua, kaj fakte preskaŭ ununura, vivanta lingvo en Bretonio. Do, kial? Unue, ĉar la francaj loknomoj en Bretonio estas preskaŭ sisteme nur francigoj, ofte ne tiom subtila, de bretona nomdeveno. Due, ĉar ekzistas nun du artikolojn : la unua estante Bretonio (franca regiono), la "oficiala" artikolo pri la aktuale efektiva regiono, laŭdezire disvolvigenda, kiu logike uzas franclingvan loknomon. La dua pri la "kultura, historia k lingva" Bretonio, ne koncernas oficialaĵojn, kaj mi opinias ke uzi la bretonan lingvon en tiu kazo, tiu kunteksto estas adekvata. Vikipedie. --Internaciulo 11:59, 15. Sep 2007 (UTC)

Reiri al la paĝo "Bretonio".