Kial ne Buĥaro? La 8-an de septembro 2008‎ prave demandis Narvalo, kaj sekve la paĝo estis movita de la unua titolo "Bukaro" al "Buĥaro".

Pli tikla demando estas, ĉu post la ŝtata sendependiĝo de Uzbekio, post kiam ĉiuj uzbekaj urboj unuarange nomatas per sia uzbeklingva nomo, kaj la ruslingva (en Sovetunio pli grava) estas simple iu ajn plia el pluraj "eksterlandaj" nomoj de la urbo, pravigeblas teni la titolon "Buĥaro" aŭ ĉu necesas ŝanĝi ĝin al "Buĥoro" kun -o-... Klare uzbeke temas pri Bŭoro [Buĥoro] kaj taĝike (plimulto de la urbanoj estas taĝikoj) pri Бухоро [Buĥoro]. Tamen klaras ke temas pri tre antikva urbo, dum multaj jarcentoj en la persa kultura sfero, kaj en tre multaj aliaj lingvoj historie enradikiĝis formoj prononcataj "Buĥara". Tial, ne aparte pezante la rusan formon, sed la historian persan بُخارا [Buĥĥârâ], kaj la fortan internaciecon de la radiko Buĥar', laŭ mi indas lasi la formon "Buĥaro", kaj nur krei alidirektilon de la variaĵo "Buĥoro" al la paĝo "Buĥaro". -- ThomasPusch (diskuto) 12:01, 21 Maj. 2012 (UTC)

Mi vere dubas, ĉu la oficiala nomo de la urbo enhavas la literon ŭ. --Haruo (diskuto) 07:22, 7 Jul. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Buĥaro".