Tiu nomo maldistingas kun Butano ĥemia konbinaĵo, alkano. Sed falilus kuracila problemon, ĉar normale la lando estu "Bhutano", ĉar en la hindaj lingvoj tiu prononciĝas ( kiel aldona spiro, do "h"). mi do konsilas ke oni movu tiun ĉi paĝon al "Bhutano", (kaj samtempe tio estos pli internacia formo).

Laŭfundamente en esperanto preskaŭ neniam estas h post alia konsonanto. "h" en tia pozicio ofte utilas por simboli mankantan fonemeon en la uzata skribsistemo. Sekve "Bh" n"e estas b + h sed simbolas apartan fonemon por kiu niaj alfabetoj ne havas apartan signon. Laŭ mi konservinda estas Butano. Vidu 1 Arno Lagrange 14:02, 10. Mar 2004 (UTC)
Kaj mi malkonsentas ke vi movis la paĝon dum ni ne havis la tempon diskuti tiun punkton. Kaj mi ankaŭ malkonsentas ke vi movis al Bhutano !!! Arno Lagrange 14:02, 10. Mar 2004 (UTC)

Mi apogas la formon de Bhutano, sed mi kontrolos la ĝustan formon en PIV. La listo de Bertilow enhavas Turkujon kal aliajn landojn kun uj, tiel ne estas fidinda por mi. Ne ekzistas fundamenta regulo pri konsonanto + h, eĉ pri duoblaj konsonantoj (nn), nur kutimoj. RK

Kompreneble estu "Butano". Komparu kun "Barato". Cetere, ĉiu jam uzas la formon "Butano", laŭ mia scio: PIV, UEA, Monato, ktp. "Butano" ne estas la sola landonomo, kiu estas ankaŭ normala substantivo. Troviĝas ankaŭ Kubo kaj Monako, ekzemple, se oni ne volas renomi tiujn landojn al Khubo kaj Mhonako! Lingvano

Jes, ankaŭ mi ĝis nun nur vidis "Butano" en Esperanto. Kp. ankaŭ "Ganao", kiu nacilingve estas Ghana. Mi do tuj movas la paĝon al Butano (lando) kaj kreas apartigilon. Se iu tamen pludeziras konservi "Bhutano", ŝli bone argumentu ĉi-paĝe! Bab 13:49, 15. Dec 2004 (UTC)

La alte respektata akademiano Juan Régulo-Pérez, en sia postparolo al "Nepalo malfermas la pordojn" de Tibor Sekelj, emfaze rekomendis la formon "Bhutano". Laŭ mi, li pravis. Mi kredas ke la nuna akademiano Probal Daŝgupto samopinias. Gunnar Gällmo 15:36, 15. Dec 2004 (UTC)

Leginda diskuto (malsukcesis) redakti

Proponita de Marcos 22:05, 17. Maj 2009 (UTC)

  • Por: #   Por: --Crosstor 10:53, 15. Aŭg 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1.   Kontraŭ: --Ziko 21:51, 20. Aŭg 2009 (UTC) Mi bedaŭras, sed ĝi enhavas simple tro multe da lingvaj eraroj, kelkaj ĉiam revenantaj (ekz. "nomigas" anst. "nomas", malĝustaj prepozicioj ktp.) Mi iom helpas poluri.
  2.   Kontraŭ: --Bea 17:49, 14. Nov 2009 (UTC) Mi iom poluris, sed mankas tamen informoj, ĉefe pri kulturo, kaj ankaŭ referencoj, ekzemple rilate al la censo.
  • Komentoj:estus pli perfekta post iom da forigado de ruĝaj ligiloj

ADLS-diskuto redakti

Proponita de Andy 11:31, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: --Dominik 10:03, 10 Aŭg. 2011 (UTC)
  2.   Por: Chabidiskkont
  3.   Por: (sed Irako estus bona ĉar ĝi estis kunlaboro.) --pino 20:25, 14 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi ne komprenas kion vi volas diri.---Andy 15:55, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Por montri la vivo de la vikipedio, la ĉefpaĝo estas grava, tio estas Bildo de tago, Artikolo de la semajno, Kunlaboraĵo de la semajno kaj Lando de la monato. Estas bona ke Artikolo de la semajno funkcias, estus bone ankaŭ ke ni ete kunlaboras. (Vidu) Ĉu vi povas relegi Irakon ? Por la Butano estas ege bona. Antaŭan dankon. --pino 12:35, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
  1.   Por: Conrado 23:17, 19 Aŭg. 2011 (UTC)
  2.   Por: --Longharulo 18:55, 24 Aŭg. 2011 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Detenas:
  • Komentoj:
Reiri al la paĝo "Butano".