Diskuto:Diego Velázquez

Malelstarigo redakti

La artikolo perdis elstaran statuson, vidu balotpaĝon. --KuboF (diskuto) 22:40, 30 Jan. 2013 (UTC)

ADLS-diskuto redakti

Tradukita el la franclingva elstara artikolo. Proponita de Thomas Guibal 15:13, 19. Aŭg 2007 (UTC)

  • Por
  1.   Por: --Petr Tomasovsky 15:46, 19. Aŭg 2007 (UTC)
  2.   Por: --Internaciulo 14:22, 20. Aŭg 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  • Komentoj
La artikolo estas perfekta kun belegaj bildoj. Thomas, dankon por via laboro. --Petr Tomasovsky 15:46, 19. Aŭg 2007 (UTC)

Lingvaj detaloj redakti

Unue gratulon al Thomas pro tiom elstara artikolo. Mi havas tri dubojn:

  • Komence de la Malfrua periodo oni parolas pri reveno al Hispanio "per" Barcelono, ĉu ne estus pli akurata tra? Mi komprenas, ke ne estas sama uzo de kiam oni diras "reveno al Francio el Aŭstrio tra Germanio", sed similas. Por mi per estas pli por iloj. Pentri per peniko.
Pri tio mi tute ne certas (mi ankoraŭ ne estas sperta esperantisto), sed vi ja pravas, ke "tra" ŝajnas tiukaze iomete pli korekta ol "per". Mi do ŝanĝas la vorton sed esperas, ke pli lerta uzanto konfirmos tion. Thomas Guibal 06:48, 4. Sep 2007 (UTC)
  • Ĉe la Venus de la spegulo oni parolas pri "ekcentrikaj" koloroj; mi timas, ke ne ekzistas en Esperanto tiu vorto, eble oni volas diri ekstravaganca, stranga...
En mia modesta, franca-esperanta programvortaro, ja ekzistas la vorto "ekcentriko", sed ĝi eble estas eraro. Mi fakte pli ŝatas vian proponon "ekstravaganca", kaj mi do uzas ĝin anstataŭe. Thomas Guibal 06:48, 4. Sep 2007 (UTC)
  • Multfoje aperas en la artikolo la vorto streko, mi multfoje komprenas la intencon, sed ne ĉiam, ĉu oni volas diri ankaŭ "konturo"? Almenaŭ en kelkaj lokoj.
Mi uzadis la vorton proksimume laŭ la difino de la Reta Vortaro, plejofte por traduki la francan vorton "trait" : "La postsigno, lasita sur papero, tolo ks de unu movo de krajono ks: li desegnis gruon per kvar geniaj strekojPIV1; ni faru bonan dikan strekon tra la lasta jaroZ (por ĝin simbole nuligi)." Ĉu vi povus indiki al mi pli precize la fragmentojn, kie la uzado de tiu vorto estas laŭ vi nekorekta ? Thomas Guibal 06:48, 4. Sep 2007 (UTC)

--Kanikanikani 21:30, 3. Sep 2007 (UTC)

Dankon pro la atentema legado, Kani ! Kaj ne forgesu voĉdoni por la venontaj artikoloj de la semajno. Thomas Guibal 06:48, 4. Sep 2007 (UTC)

Pri la esperantigo La Meninoj redakti

Karaj samideanoj, mi opinias, ke la esperantigo La Meninoj, se ne eraras, ne taŭgas. Tiu formo oni trovas nur en Vikipedio, plej vere nur ĉe tiu ĉi artikolo (serĉu per Guglo). Tio indikas, ke la formo estas tre neologisma, ia modo lanĉita de Vikipedio, kaj mi opinias, ke enciklopedioj ne devas lanĉi modojn, sed registri tio, kio estas verkutime de la esperantistaro kaj de la homaro ĝenerale. Ankaŭ aliaj lingvoj ne tradukas la titolon, sed tenas la orginalan. "Meninas" estas vorto devenanta de la portugala, tiuokaze uzata de la hispana, kaj signifas junajn akompanantinojn aŭ simple kunulinetojn (tamen norme siginifas nur knabinojn). Tiu ĉi artikolo estas belega, kaj mi gratulas la samideanojn, kiuj kunlaboris por ĝi. Tiu esperantigo estas la nura afero, kiun mi opinias ege netauĝa. Gratulante kaj respekte salutas vin Fernando Maia Jr. 12:17, 4. Sep 2007 (UTC).

Dankon pro la atento : mi korektas la internajn ligilojn de la artikolo konforme al la alinomado de Las Meninas. Thomas Guibal 14:36, 4. Sep 2007 (UTC)

Ankaŭ mi supozas, ke estus pli taŭga ne traduki kaj restigi Las Meninas, ĉar fakte en la hispana lingvo temas pri vorto tute ne uzata; multaj scias ke temas pri portugal- aŭ galegdevena vorto, eble iom uzata dum la 16a jarcento en kortega etoso, sed ne poste. Do, por hispanoj meninas estas nur la pentraĵo. --Kanikanikani 21:07, 4. Sep 2007 (UTC)

Reiri al la paĝo "Diego Velázquez".