Diskuto:Distrikto Miŝima

Distrikto Miŝima (Niigata) redakti

Ĉu vere estas Distrikto Miŝima en Gubernio Niigata? Mi ĝin ne trovis en la interreto. --NoKo (diskuto) 18:41, 26 Jun. 2013 (UTC)

Mi redaktis ligilojn kun la fremdaj lingvaj, do mi pensas, ke vi nun povas legi Hiragana-on en la japana vikipedio.
Estis Distrikto Mishima[noto 1] en Provinco Echigo,[noto 2] kiu estas eksa provinco ekzistinta ĉirkaŭ en la nuna Gubernio Nijgato/Niigato.[noto 3] La distrikto nun estas nomata Kariwa.[noto 4]
La nuna Gubernio Nijgato/Niigato ne havas distrikton nomatan Mishima, do oni eble rajtus forigi ĉi tiun informon en e-vikipedio. Sed interese, ĝi havas distrikton nomatan Santō.[noto 5] La prononco estas ja malsama, sed la Kanji skribo (三島) estas sama kun la alia Distriktoj Mishima de Echigo kaj Osako.--Salatonbv (diskuto) 05:37, 27 Jun. 2013 (UTC)
  1. Transskribado Hepburn. Elparolata kiel "miŝima".
  2. Elparolata kiel "eĉigo"; ja:越後国
  3. Mi ne havas la fonton por la esperantigita nomo de Niigata, sed en e-vikipedio oni baze devas uzi esperantigitan nomon por subŝtato)
  4. Elparolata kiel "kariŭa"; ja:刈羽郡
  5. Elparolata kiel "Santo/Santoŭ"; ja:三島郡 (新潟県)
Dankon, Salatonbv! Mi aldonis tiun informon. --NoKo (diskuto) 18:08, 27 Jun. 2013 (UTC)
Ne dankinde, NoKo. Mi pli ĝojos, se ni interkonsentos iam estonte pri la literumo de la nomo de eta distrikto (ankoraŭ "fremda" por multaj esperantistoj en la mondo aŭ por "esperantio") kaj la esperantigado de nunaj subŝtatoj (kiujn oni ofte mencias en vikipedio). Amike,--Salatonbv (diskuto) 19:03, 27 Jun. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Distrikto Miŝima".