Diskuto:Douglas Gregor

(Alidirektita el Diskuto:Douglas B. Gregor)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Bonvolu anglalingvanoj kontroli mian pluverkadon de la artikolo laŭ la nekrologo publikigita de The Independant. Bv atenti ke ĝi estas protektita per kopirajto. Sugesto: indus verki anglan version de la artikolo Arno Lagrange  02:44, 15. Mar 2008 (UTC)

kontrolendaj tradukoj
  • Douglas Gregor read Greats
  • he remained as Senior Classics Master until his retirement in 1969
  • It is time, that languages were regarded as part of the ecological scene
  • He found his languages in demand in the Intelligence Corps
kontrolendaj faktoj
  • laŭ la fontoj (The Independant, La Brita Esperantisto/Vikipedio) faktoj iom malsamas :
    • esperantiĝis 13/14 jara
    • eniris la Akademion 1963/1964

Bedaŭrinde la artikolo de The Independant ne plu atingeblas, kaj provo de arkivigo en archive.org en 2015 malsukcesis. Sed la biografia prezento de li post la atribuo de honora membreco de UEA en revuo Esperanto, oktobro 1989, p. 176, jen en formato PDF sur paĝo 18 el 24 (esperante) klare mencias ke li e-istiĝis en 1922, do depende en kiu monato li naskiĝis kaj en kiu li esperantistiĝis li estis 12- aŭ 13-jara, sufiĉe juna. Se "li lernis Esperanton jam en 1922 kaj samjare aliĝis al la brita E-movado", mi supozas ke la esperantistiĝo okazis pli komence ol fine de la jaro. Almenaŭ se mi estintus 12-jara kaj estus en unua lingvokurso en oktobro aŭ decembro, mi ne tuj aliĝus al asocio sed atendus ĝis januaro por ŝpari iom da poŝmono. Do el la frazo en la revuo dedukteblas ke eble li nur estis 12-jara kiam li esperanistiĝis. Kaj la revuo de 1989 konstatas ke li eniris la Akademion en 1964. ThomasPusch (diskuto) 12:52, 9 dec. 2022 (UTC)Reply

Nur nun mi konstatas ke ni tamen havas naskiĝdaton de li, probable el la fontoj The Independant/La Brita Esperantisto: februaro estas frue en la jaro, mi do ĝustigas mian kalkulon kaj deduktas ke probable li estis 13-jara kiam li lernis Esperanton (krom se li komencis lingvokurson tuj en januaro, tiam 12-jara). Ĉiukaze 1 jaro pli aŭ malpli ne gravas, sed ĉiukaze li estis pli juna ol 14. ThomasPusch (diskuto) 10:39, 10 dec. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Douglas Gregor".