Diskuto:Dua mondmilito II/Granda Britio

Neville Chamberlain
Neville Chamberlain

Granda Britio suferis pro similaj problemoj kiel la ceteraj grandpotencoj. Nominale ĝi restis la monda grandpotenco numero 1, sed la fakto estis, ke tiu ĉi fakto estis reale subtenita sole per surmara forto, surteraj soldataroj de Granda Britio estis en doloriga stato. Kaj eĉ ne maristaro estis en tiel bona stato, en kia ĝi estus ekzistonta, ĝi estis ja nombre forta, tamen ties avantaĝo malaltiĝis kaj ties prepariteco por la milito estis problema. Plua baza problemo de Britio estis ties propra izolaciismo eliranta el konvinko, ke la agado en Eŭropo tiel ne bezonas rilati ĝin, ĉar ĝia ŝiparo komune kun kanalo La Manche certigas absolutan nekonkeremon. Okaze de Pacifiko poste aldoniĝis ankoraŭ absolute misa subtaksado de potenciala konraŭulo. Granda Britio enfalis en iluzion, ke japanoj estas neprogresintaj barbaroj kun duavica tekniko, kaj nur japana atako, forbalainta grandan parton de iliaj kolonioj en Orienta Azio, montris al ĝi, kiel tragika tio estis eraro.

Granda Britio estis ĉefa ludanto realiganta politikon de cedoj kontraŭ Hitler. En tiu ĉi demando estis ties politika scenejo relative koherema, eĉ kiam motivoj de diversaj politikistoj estis diversaj. Veraj pacifistoj konjektis, ke ili manĝigos Hitleron kaj kiam li estos kontenta, tiam ili interkonsentos. Izolaciistoj kredis, ke la tuta problemo ne rilatas al Britio kaj ke estus krimo sendi siajn virojn en la militon pro kelke da neinteresaj ŝtatetoj en Eŭropo. Antikomunistoj konjektis, ke estas bezone kulturi fortan Germanion, kiu estus kontraŭpezo de Sovetunio. Da politikistoj, kiuj konsciis, kiel terura danĝero ĉi tie kreskas, kiel estis ekz. Winston Churchill, estis malplimulto.

La politiko de cedoj kulminis en la politiko de Neville Chamberlain, kiu alkondukis Brition eĉ kun Francio al munkena interkonsento, en kiu li oferis la ĉeĥoslovakajn limregionojn. Tio devis esti la lasta kaj la plej granda cedo, dum kiu li eldevigis por si de Hitler skribcertigon pri netuŝebleco de Ĉeĥoslovakio kaj pri tio, ke per tio liaj plenaj teritoriaj pretendoj rilate al la najbaroj estas finitaj. Chamberlain komprenis la kontrakton pri nova reguligo de la limoj kiel granda venko kaj garantion de paco por eternaj tempoj. Dum parolo reveninte el Munkeno li proklamis maksimume ridindan proklamon: „My good friends, for the second time in our history, a British Prime Minister has returned from Germany bringing peace with honour. I believe it is peace for our time.“ („Miaj karaj amikoj, duafoje en nia historio brita premiero estas reveninta el Germanio alportante pacon kun honoro. Mi kredas, ke tio estas paco por nia tempo.“) Se li vere kredis al tio (multe da historiistoj konjektas, ke ne), atendis lin je duonjaro pli poste kruda sobriĝo, kiam Hitler likvidis Ĉeĥoslovakion kaj per la armeo finarmita per ĉeĥoslovakaj armiloj li prezentis pretendojn kontraŭ Pollando. Germanio jam ne plu konsideris Grandan Brition kiel nevenkeblan grandpotencon. Hitler ja estimis ĝin senĉese, sed li ne plu timis ĝin. Kaj kontraktoj nenion signifis por li.


reiru al la ĉefpaĝo

Reiri al la paĝo "Dua mondmilito II/Granda Britio".