Diskuto:Dumpingo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by 188.78.68.49 in topic Dumpi

La radiko estu verba "dump"-i tiel "dumpo" estas la ago, kaj ne necesas aldoni la sufikson "ad". dump/i - dumpo - dumpa - dumpe - dumpaĵo Kvankam mi ne scias kio estas IKEV, mi rimarkas ke ili iras sur bona vojo. —La komenton aldonis, sen subskribo, 95.18.87.43 (diskuto • kontribuoj)

Saluton, nekonatulo. Mi ĵus malfaris vian ŝanĝon de la artikolo, ĉar vikipedio ne priskribas tion, kio laŭ ies opinio estu, sed tion, kio estas. Laŭ Nova PIV, paĝo 261 ekzistas la vorto "dumpingo", pri kiu temas en la artikolo. Ĉu vi konas seriozan fonton por via aserto? Se ne, rea ŝanĝo devos same esti malfarota. Krome ankaŭ IKEV, kiu estas dekunulingva fakvortaro pri komerco kaj ekonomiko enhavas la formon dumpingo, sed apud dumpado. --Tlustulimu (diskuto) 18:10, 19 Jan. 2014 (UTC)

Dumpi redakti

La "nekonatulo" plene pravas!

Nu, tial ke mi mem ankaŭ aperos kiel neidentigito, jen mia nomo: Miguel Gutiérrez Adúriz / Liven Dek.

Nur homoj, kiuj absolute nenion komprenas pri esperanto, daŭre volas altrudi al la lingvo radikojn, kiuj en si mem havas identigajn gramatikerojn, ĉi-kaze "ing". Oni devas elekti nepre nur la radikojn, ĉi-kaze "dump" (malaltigi la prezon de io), kiu vorto estas verbo.

La tuta logika serio laŭa al la spirito de Esperanto, estas:

dump/i dumpo, dumpa, dumpe, dumpanto, kontraŭdumpa.

188.78.68.49 11:32, 30 dec. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Dumpingo".