Paĝo Eĝo estas redirected al latero. Eĝo estas alia matematika objekto ol latero. Bonvolu helpi, ke ni trovos adekvatan difinon de eĝo. Provo nur:

Eĝo estas streko, kiu limigas du plurlaterojn en spaco (minimume 3D = tri dimensioj), ekzemple kiel parto de pluredro. La unua faco (edro) kaj la dua faco (edro) ne estas en sama (plana) ebeno, sed ĉi tie estas angulo, aŭ akuta aŭ obtuza. --194.95.67.1 14:58, 14. Jul 2008 (UTC)

Ankaŭ latero taŭgas por la priskribo. Ĉu en iu alia lingvo estas du malsamaj vortoj por eĝo kaj latero? Maksim 16:14, 14. Jul 2008 (UTC)
Jes. Ekz-e: En germana lingvo: eĝo: Kante (ekz-e: Kante eines Polyeders (eĝo de pluredro)); latero: Seite (ekz-e: Seite eines Vielecks (latero de plurlatero)). Due: vidu ankaŭ Matematika vortaro de Marc Bavant: latero kaj eĝo estas malsamaĵo.
Reiri al la paĝo "Eĝo".