Diskuto:Ełk

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by ThomasPusch

Al enciklopedio ne konvenas frazoj kiaj "Apartan atenton ni devas dediĉi al nia elstara esperantistino Eva Bondar". Kiu estas ni/nia? Ĉu la tuta legantaro de la enciklopedio, ĉu la estraro de la Wikimedia Foundation aŭ ĉu eble nur la membroj de la loka Esperanto-grupo?? Enciklopedio ne estas cirkulero de ajna loka grupo, sed celu en laŭeble neŭtrala, sobra maniero doni laŭeble objektivajn informojn pri faktoj. Do la vortumoj estu sen "ni", "devas dediĉi", "nia" kaj "elstara". Eble tolereblus frazo kia "Apartan atenton meritas Ewa Bondar, kiu konatiĝis kun Esperanto kiel 60-jarulino kaj senpere komencis agadi en la loka Esperanto-movado", kvankam la elstarigo ankoraŭ estas subjektiva juĝo, sed la vortumo jam ne sonas kvazaŭ el fanfarona grupa cirkulero. Sed kompreneble ne nur temas pri tiu unu frazo, sed pri la vortumo de la tuta teksto, tial mi ne simple ĝustigas tiun tekston, sed metas tiun kritikan noton. ThomasPusch (diskuto) 18:46, 12 feb. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ełk".