Diskuto:Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm

Latest comment: antaŭ 4 monatoj by ThomasPusch in topic Alia temo: la ruĝaj ligiloj en la teksto

Titolo de la artikolo redakti

Evidente la artikolo estas pri Fabeloj de la Fratoj Grimm. "Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm" estas libro tradukita de Kabe. Roberto (diskuto) 16:39, 7 dec. 2023 (UTC)Reply

...Vi akcentas ke Kabe elektis el la kompleta fabelaro de la fratoj Grimm de 1812 kaj 1815, jes, konsentite. Ses mi pensas ke la celo de la titola elekto de tiu ĉi artikolo estis eviti iun mallertan tradukon de la origina germana verko, kiel maleleganta laŭvorta titoligo "fabeloj de infanoj kaj domo", kiu krom ĉi tie ankoraŭ neniam uziĝis en Esperanto, sed volis citi reale ekzistantan titolon de la libro en Esperanto. Kaj ĉar la kompleta fabelaro de la fratoj Grimm de 1812 kaj 1815 ankaŭ konsistas el fabeloj elektitaj de la fratoj el pli multaj manskribite notitaj kaj kolektitaj dum la lingvistika kaj etnografia esploro, la titolo "Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm" ankaŭ bone taŭgas kiel traduko de la fabeloj en la du-voluma origina publikigo de 1812 kaj 1815. Sed kvankam Kabe ne tradukis ĉiujn rakontojn, pro simpla redakta konsidero ke publigigo de 200 ampleksaj rakontoj en du pezaj volumoj estus tro por la tiam ankoraŭ juna esperantlingva legantara komunumo, tamen estas la sama verkaĵo. Kaj ĉar la titolo taŭgas por ambaŭ eldonoj, kaj bone redonas la ĝustan impreson ke fakte temas pri ekzakta la same literatura verkaĵo, tial laŭ mi estas nenia problemo ne ŝanĝi la nunan elekton de titolo. ThomasPusch (diskuto) 09:25, 18 dec. 2023 (UTC)Reply

Alia temo: la ruĝaj ligiloj en la teksto redakti

Mi alvokas al tio ne tro entuziasme krei ruĝajn ligilojn pri neekzistantaj artikoloj sed fari tion nur kiam vere sencas ke esperantlingva artikolo estu urĝe kreata. Kaj estas utile konsideri ĉu en la multe pli grandaj alilingvaj eldonoj solidiĝis artikoloj pri la temo aŭ nur imagita "pseŭdotemo". Ekzemple mi supozas ke en neniu alilingva versio ekzistas aparta artikolo leganto apud la artikolo pri legado (tion oni povas ripari per alidirektigo de la titolo "leganto" al titolo "legado", sed la ruĝa ligilo "leganto" kiu estis ĝis hodiaŭ estus iom sencerba). Kaj eĉ la postulata artikolo pri redaktado - se oni verkus ĝin nun - probable nur ligus al mikroteksto, kiu citus duonfrazon el PIV kun referenco al PIV, sed tia vortara indiko ne estas por enciklopedio, sed por vortaro, ĉi tie por vikivortaro. La vorto "impresiĝemo de infanoj" principe invitus al literatura esploro inter grandaj verkaĵoj de la psikologia, infan-psikoterapia kaj pedagogia literaturo pri la temo, sed ĉu tio vere valorus la grandegan investon de tempo, konsiderante ke la angla vikipedio havas neniun tian artikolon pri en:Impressionability kaj la germana vikipedio havas neniun artikolon pri de:Beeindruckbarkeit??? Ankaŭ en neniu alilingva branĉo de vikipedio mi trovis eĉ modestan artikolan ĝermon pri la temo kaj sekve ankaŭ en vikidatumoj trovis nenion: Esperantaj artikoloj, kiu kreiĝas je kontentigaj kvalitaj normoj unue esperantlingve, kun aparte por tiu teksto kreita ero en vikidatumoj, kaj do en aliaj tekstoj estas bluaj titoloj, estas tute en ordo - kompreneble estus stultege postuli ke unue artikolo devas pretervivi la disputojn pri menciindeco en la angla vikipedio kaj se la anglalingva teksto solidiĝas tie, tiam oni rajtus traduki el la angla al Esperanto! Ekzistantaj kaj konvinkaj artikoloj kiuj unue aperas en Esperanto estas tute bonvenaj kaj plene valoraj! Sed ruĝaj ligiloj ankoraŭ ne estas artikolo, nur estas postulemaj krioj kiuj alvokas al kreoj de artikoloj, kaj en tiu kazo JES helpas konsideri, ĉu iuj alilingvaj branĉoj de vikipedio konsideras la temon taŭga por aparta enciklopedia artikolo. Mi ne konvinkiĝas pri urĝa kreo de la artikoloj redaktado kaj impresiĝemo, en alarmige ruĝaj literoj, kaj alvokas tiujn vortojn simple skribi sen internaj ligiloj, do en nigraj literoj redaktado kaj impresiĝemo. ThomasPusch (diskuto) 09:51, 18 dec. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm".