Diskuto:Elektra povuma sistemo

Ĉu miaj aldonoj, klarigoj kaj referencoj sufiĉas por elstreki tiun artikolon de la listoj "polurinda"j artikloj kaj "senfontaj artikoloj" ? Se jes, mi forigos la korespondajn liniojn el la artikolo. -- DidCORN 8:30, la 11-an de aprilo 2011 (UTC).

Saluton DidCORN! La artikolo jam estas ege pli bona ol je tiu versio: ID=2033412 Dankon!
Pri la polurindeco: La stilogvido bedaŭrinde vere ne helpas (kiam mi havos tempon, mi priverkos ĝin). Mi enmetis la ŝablonon Polurinda – jen kial:
  • La sekcioj «Longaj periodoj», «Mallongaj periodoj» kaj «Tujaj agoj» enhavas nur listojn: kion ili signifas, kion ili listigas, mi ne scias. Po unu frazo enkonduka ja sufiĉus (por artikolo ĝermeca kiel ĉi tiu), do almenaŭ tiel, kiel en la sekcio "Komponantoj". – Se ili klarigas tion, kio estas skribita sub «Operaciado», tiam la nivelo de la sekcititoloj devus esti pli malsupra ol tiu de «Operaciado», do «===>, ne «==».
  • Lingvaĵoj: La vorto «ĉitiun» ne ekzistas. Ĉu «antaŭprovizo de kroma kapablo ebligus» aŭ fakte ebligas garantion de kvalito? Ĉu «blekaŭto» estas Esperanta vorto?
  • Anstataŭ aŭ aldone al la valida ligilo en «Vidu ankaŭ» estus bone, se la «Transmisio de elektra energio» estus verkita en la tekston de la artikolo – ne la detaloj, nur eta mencio kun ligilo. Ho, mi ĵus vidis, ke tio ja Se vi farus tion, vi eble ankaŭ rimarkus, ke en la sekcio «Komponantoj» estas ruĝa ligilo al «Elektra transmisio», kiu certe temas pri la saman!
Pri la senfonteco mi volas komenti jene:
  • Optimume (vere optimume, ne fari tion ne estas kaŭzo de polurindeco), referencoj celus unuopajn paĝojn de la fonto, tutan libron. Se la temon de la artikolo traktas tuta libro (kaj mencii unuopajn paĝojn estus sensence), kaj la eldiroj en la artikolo ne tro kontraŭas tiujn en la libro, tiam la libro apartenas en sekcion «Bibliografio».
--- Amike, --Doesle 16:22, 11 Apr. 2011 (UTC)
Saluton Doesle! Mi konstatas ke vi, kiel mi, volas ke Vikipedio posedu bonkvalitajn atikolojn. Por mi tiu artikolo estas grava kaj interesa, oni povos kune plibonigi ĝin. Laŭcele, mi respondas al viaj recenzoj.
  • La sekcioj «Longaj periodoj», «Mallongaj periodoj» kaj «Tujaj agoj» enhavas nur listojn: – Fakte ne nur estas listoj, estas difinoj; do vi pravas, ili devus esti pli malsupraj ol tiu de «Operaciado», do «===>, ne «==».
  • Lingvaĵoj: La vorto «ĉitiun» ekzistas en mia Plena vortaro de Esperanto eldonita en 1956, do estas por mi nek eraro, nek neologismo.
Ĉu «antaŭprovizo de kroma kapablo ebligus aŭ fakte ebligas garantion de kvalito? yes, "ebligas" taŭga(u?)s pli bone.
Ĉu «blekaŭto» estas Esperanta vorto? Fakte, tiu neologismo ne estas Esperanta vorto, estas la angla termino «blackout», kiu estis esperantigita, foje oni rajtas, foje oni ne rajtas; eble ni povos anstataŭigi ĝin per "grandskala paneo".
  • Estus bone, se la «Transmisio de elektra energio» estus verkita en la tekston de la artikolo, sed mi ĵus vidis, ke en la sekcio «Komponantoj» estas ruĝa ligilo al «Elektra transmisio», kiu certe temas pri la saman! yes, vi pravas, oni povas klarigi kaj redirekti laŭmaniere elektra transmisio.
Se vi konsentas kun miaj supraj proponoj, mi povos tiel korekti; intertempe, se vi havos aliajn recenz(et)ojn, mi povos inkludi ilin.
--- Amike, -- DidCORN 14:30, la 15-an de aprilo 2011 (UTC).
Saluton, DidCORN! Jes, certe, certe, ekredaktu! En artikolo sur tiu ĉi nivelo -- miaopinie -- ne necesas diskuti redaktojn. Mi helpas, kie mi povas, sen mi tute ne estas fakulo pri energio kaj tekniko. Mi simple alvenis ĉi tie, ĉar mi redaktis la ŝablonon "Sen fontoj" mem kaj rigardis la liston "Ligiloj ĉi tie". :-) Sed vi -- duafoje -- pravas, ke mi strebas altkvalitan Esperantan vikipedion, tian, kiun oni tute ĝuste nomos enciklopedio.
La kunmetitaj formoj « ĉiti- » ne ĝenas min, mi nur lernis alimaniere (ke «ĉi» estas ĉefe partikulo, poste prefikso). Kaj en PIV de 2005 kaj en PV de 1988 mi trovis « ĉitiea », do nek « ĉitiu » (nur « ĉi tiu » – du vortoj) nek alia simpla kunmetaĵo de tabelvorto; « tiea » ja estas a-vorto, derivita de la tabelvorto « tie », kaj « ĉitiea » estas do komparebla kun « ĉisuba ». --Doesle 16:05, 15 Apr. 2011 (UTC)
Aldono: vidu PMEG pri la uzo de « ĉi », precipe en la unua sekcio: «Ĉi estas aparta vorto. Ne uzu dividostrekon.», kaj en lasta sekcio «Ĉi en kunmetitaj vortoj»: «Rimarku, ke kunmetaĵoj kun prefikseca ĉi ĉiam havas A-finaĵon aŭ E-finaĵon. O-vortoj kun prefikseca ĉi ne eblas.» --Doesle 16:15, 15 Apr. 2011 (UTC)
Pri ĉi tiu kaj ĉitiu: Estimataj amikoj,mi denove rigardis la PMEG-n de Bertilo Wennergren. Mi vidis, ke lia gramatika esti ĝisdatigita je 14-a de junio 2013, kaj oni trovas nun en la fino de ĉapitro pri "ĉi" tiun paragrafon:

Principe oni tute rajtas skribi tiajn kunmetaĵojn ankaŭ sen dividostreko: ĉitiea, ĉinokte, ĉiflanke, ĉijara, ĉisube, ĉisupre, tiuĉinokte, ĉitiuflanke, tiuĉijara. Sed preskaŭ neniam oni vidas tian skribon en la praktiko. Rimarku, ke kunmetaĵoj kun prefikseca ĉi ĉiam havas A-finaĵon aŭ E-finaĵon. O-vortoj kun prefikseca ĉi ne eblas.

Kontraŭe al kio estis skribita en 2011, kunmetaĵoj "ĉitiu" kaj "ĉitie" ne plu estas malpermesitaj do; tio konfirmas, ke estas neniu eraro en mia malnova vortaro de 1964, kie aperas tiajn kumetaĵojn. Salutojn! DidCORN 16:30, la 16-an de septembro 2013 (UTC).
Reiri al la paĝo "Elektra povuma sistemo".