Elektra povuma sistemo

Elektra povuma sistemo estas sistemo por generi elektran energion, kiu ebligas la distribuon de elektron plejeble vaste kaj por la plej diversaj aplikoj. Ĝi utiligas ĥemian, meĥanikan, termikan aŭ sunan energiojn por transformi ilin en elektran energion, kaj distribui ĉi tiun al multnombraj uzantoj.

La elektran energion oni transmisias kutime per konduktlinioj sur turoj.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri elektra povumaj retoj.

Antaŭe, la plimulto de la tiam multekostaj instalaĵoj[1] estis naciaj kaj konsiderataj kiel publikaj servoj. Nuntempe, jam ekde la fino de la 20-a jarcento, por eviti ŝtatan monopolon, la tendenco estas dividi la elektran sistemon en plurajn partojn, ekzemple produktadon, transmision kaj distribuon, kaj ke ĉiuj el ili estu regataj de konkurencaj entreprenoj.[2]

Tia sistemo devas liveri energion, plenumante du bazajn postulojn: bonkvaliton kaj ŝparecon.

Bonkvalito de energia liverado signifas, ke tiu servo ne prezentas multajn interrompojn kaj ke la valoroj de la tensio kaj frekvenco de ĝia alternado ne iras for de normaj limoj. Ŝpareco rilatas al perdo de energio, kiu okazas laŭlonge de la transmisio kaj distribuo ĝis la finaj aparatoj, kiuj ĝin aplikas. Kvankam tiuj estas kontraŭecaj karakterizaĵoj, eblas akordigi ambaŭ uzante teknikajn konojn kaj koherecon.

Komponantoj redakti

Elektraj povumaj sistemoj konsistas el:

  • Elektrejocentralo, kie okazas transformo de iu tipo de energio al la elektra formo, ekzemple per generatoroj.
  • Substacioj estas nodoj de la rete interligita sistemo, kie, per transformatoroj, okazas ŝanĝo de la valoro de la tensioj tiel, ke alterna kurento povu esti efike transmisiata kaj distribuata.
  • La elektra transmisio portas la generitan elektran energion tra grandaj distancoj, de la elektraj centraloj al la konsumcentroj aŭ inter du substacioj.
  • La elektra distribuo estas fidinda reto, kiu ebligas ampleksan distribuadon de la energio en la konsumcentroj.
  • La elektra instalaĵo distribuas la energion interne de la konstruaĵoj.

Operaciado redakti

La garantio de bona kvalito povas esti altigita per antaŭprovizo de kroma kapablo de la sistemo, kun alternativaj cirkvitoj, kiuj ebligas flekseblan operaciadon. Por eviti, ke difektetoj atingu ceterajn partojn kaj okazigu grandskalan paneon, diversaj agoj devas esti planitaj kaj/aŭ plenumitaj laŭlonge de plej diversaj periodoj.

Longaj periodoj redakti

  • Planado de generado: ĉirkaŭ 20 jaroj;
  • Planado de transmisio: de 5 ĝis 15 jaroj;
  • Planado de distribuo: de 5 ĝis 15 jaroj

Mallongaj periodoj redakti

  • Programado de generado: de 2 ĝis 5 jaroj;
  • Programado de riparado: de 2 ĝis 5 jaroj;

Tujaj agoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. National Council on Electricity Policy . “Elektraj povumaj retoj en okcidenta socio: A primer” (pdf).  Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-01. Alirita 2011-04-10. (angle)
  2. (2002-05) “A Primer: pri Restrukturo de usonaj elektraj merkatoj” (pdf).  (angle)