Diskuto:Episkopujo

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Vikiano in topic Terminaj diskutoj

Terminaj diskutoj redakti

Estimataj @Xian-eo:, @Vikiano: Mi koncentrigas la diskuton cxi tien, anstataŭ pluraj diskuteroj diversloke (i.a. en VP:AA). Jes, "episkoplando" estas teorie pensebla sinonimo de "episkopujo", sed mi neniam renkontis gxin en praktiko, kontraste al la vere uzataj "episkopujo" (preferinda) kaj "episkopejo" (malpli preferinda, almenaŭ en la senco de sinonimo por "episkopujo"). En Vikipedio estu bona kaj reala Esperanto. Se pluraj alternativoj estas efektive uzataj en vivanta Esperanto, ni prefere uzu la pli gxustan el tiuj. Sed ni ne troigu la "logikecon" per invento de novaj alternativaj formoj anstataŭ iuj normale uzataj. Lastsomere iu retano kun multaj kaŝnomoj venis al Vikipedio kaj provis per amasaj sxangxoj, interalie de "episkopujo -> episkoplando", trudi sian personan preferon de "pli logikaj" terminoj cxi tien, sen atento al reala lingvouzo. Mi esperas ke tio ne ripetigxos. Amike, Moldur (diskuto) 13:52, 11 dec. 2016 (UTC)Reply

Bone dankon! Baldaŭ mi reagos! Vikiano (diskuto) 17:58, 11 dec. 2016 (UTC)Reply
@Moldur: Mi konsentas kun vi rilate la lingvouzon. Mi ligis la artikolon Episkopejo al Episkopujo, kaj proponas: Vi, kiu evidente multe pli ol mi kleras pri la afero, bv. revizii la artikolon Episkopejo. Ĝi estas ĝermo kaj enhavas aserton, kiun mi opinias redaktinda... ("La vorto "episkopejo" ankaŭ estas uzata kun la signifo "episkopujo", tio estas diocezo, eklezia distrikto estrata de episkopo."). Via revizio kontribuos por ke oni (inkluzive de mi) povu finfine distingi ambaŭ vortojn. Tio helpos ĉiujn estontece kontribui pli konsekvence. Plej amike, Vikiano (diskuto) 15:54, 30 dec. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Episkopujo".