Diskuto:Eritritolo

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by Claudio Pistilli

La frazo "Ĝi reprezentas la mezoformon de la optike aktiva..." estas fake ĝuste vortumita, sed tamen por nefakulo probable malfacile kompreneblas. Ĉu eble por la substantivo "mezoformo" kaj por la adjektivigo "optike aktiva" eblus fari apartan klarigajn paĝetojn, facile kompreblaj por ĉiuj nekemiistoj? Aparte de tiu peto, mi tre bonvenigas la novan paĝon, ĉar la substanco mem estas interesa kaj koninda! ThomasPusch (diskuto) 15:12, 28 okt. 2023 (UTC)Reply

@Claudio Pistilli: Ĉar vi tiom kompetentas pri kemiaj temoj, ĉu vi ne emus krei artikoletojn pri la "sukeroj" sorbitolo, d:Q245280, maltitolo, d:Q423882, laktitolo, d:Q415020 kaj izomaltolo, d:Q2574472 (se la tekstoj estas, eblus ankaŭ meti bluajn ligilojn el tiu ĉi teksto, tiam ili aŭtomate ne orfos) ??? - kaj eble ankaŭ adopti la du suprajn petojn ? Sincere, ThomasPusch (diskuto) 16:27, 28 okt. 2023 (UTC)Reply

Jes, kun plezuro mi verkos tiujn artikolojn. Fortajn ĉirkaŭbrakojn Claudio Pistilli (diskuto) 17:10, 28 okt. 2023 (UTC)Reply

Dankon pro via kontribuo, Claudio. Tamen mi iom miras pri la danĝeraj indikoj aldonitaj al la informkesto hieraŭ: la germana vikipedia teksto, el kiu mi hieraŭ tradukis, ne indikas iun danĝeron aŭ riskon de damaĝo, kaj la fakto ke la substanco amplekse rekomendatas kiel aldonaĵo al nutraĵoj ankaŭ malverŝajnigas tiajn danĝerojn. Bedaŭrinde mi estas iom malhelpata, nun dum vojaĝo nur povante kontribui per poŝtelefono, kaj ne scias ĉu mi mem solvos tiun diferencon en informoj, sed ĉiukaze ĝi videblas... Aidas (diskuto) 13:11, 29 okt. 2023 (UTC)Reply

En via artikolo diras estis asociitaj kun pli alta risko de apopleksioj kaj koratakoj kaj aliaj kardiovaskulaj eventoj. Do la substanco ne estas damaĝa kaj la klasigo "Averto" nur rilatas al trooj. Claudio Pistilli (diskuto) 16:23, 29 okt. 2023 (UTC)Reply
  1. Vidu ankaŭ Chemical Book Claudio Pistilli (diskuto) 16:24, 29 okt. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Eritritolo".