Diskuto:Esperanta Civito

Ni estas Studentoj de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino. La plenigo de kelkaj rubrikoj en Vikipedio estas parto de nia studa taskaro. Ni faras tion lau kriterioj de UTET-enciklopedio, kiuj supozeble estas sciencaj. Ni ne havas tempon por diskuti pri ili, kaj ne deziras polemiki kun aliaj. Se iu deziras bazi sin sur onidiroj kaj emociaj reagoj, tio estas unuavice problemo por tiu, kaj duavice por la fidindeco de la Vikipedio. (el Torino, 13.III.2003)

Pro la supraj konsideroj, ni forigis la duan parton de la subrubriko "Kritikoj": ĝi havis neniun precizan referencon, krom unu - falsa: s-ro Marĉek neniam estis la redaktoro de "Heroldo komunikas". (el Torino, 13.III.2003)

Ni aldonis politikan novaĵon kaj datumis la t.n. "kritikojn". (el Torino, 10.IV.2003)

Hierau mi legis en la fako "Kritikoj" interesan kompletigon, kiun iu intertempe cenzuris. Se la celo de la redaktantoj de Vikipedio estas kashi verojn kiuj estas evidente malkomfortaj por iliaj amikoj kaj protektatoj, ili diru tion honeste, kaj ne hipokritu. Lino Stein


Ĉu ne ĉi tiu artikolo devas esti sub la titolo "Esperanta Civito" anstataŭ "Civito de Esperantio"? Eĉ la paĝaro de la civito uzas tion... --Chuck SMITH 13:47, 1. Okt 2003 (UTC)

Prave, tial mi tuj movis la paĝon al tiu titolo. Arno Lagrange 15:54, 1. Okt 2003 (UTC)

S-ro Marchek skribe komunikis al la Vickonsulo de la Esperanta Civito, ke la aserto atribuita al li en chi tiu rubriko estas malghusta. Tial ni forigas ghin. (Heroldo de Esperanto)

Ne nur la mencion pri la pozicio de S-ro Marĉek vi forigis. Tial mi restarigas la tuton. Estus pli kredinde se s-ro Marĉek mem mesaĝus ekzemple en ĉi dikutpaĝo. Arno Lagrange 09:08, 23. Dec 2003 (UTC)

Vi aplikas tre kuriozan kaj fakte kontrauleghan proceduron: bonvolu vi montri, kiam s-ro Marchek mesaghis al Vikipedio konsenton pri la nuna enhavo, au vi estas imputebla, kaj ne inverse. Ghis kiam vi montros la mesaghon de Marchek al Vikipedio, la frazo estas kalumnio, kiun ni ree forigas. (Heroldo de Esperanto)

Kriĉjo la 14. Mar 2003 enmetis "Stano MARĈEK, iama redaktoro de Heroldo de Esperanto, jam esprimis plendojn ke dum lia deĵoro la Civito insiste volis plenigi la revuon per multaj novaĵoj pri si mem kontraŭ la voloj de la abonantaro." Sinjorin/ĉo "Heroldo de Esperanto" asertas ke estas kalumnio kaj ke "S-ro Marchek skribe komunikis al la Vickonsulo de la Esperanta Civito, ke la aserto atribuita al li en chi tiu rubriko estas malghusta." Mi mesaĝis al Stano por ke li rekte sciigu kion li opinias. Mi ne jam havas respondon, sed viaflanke estimata Sinjorin/ĉo "Heroldo de Esperanto" estus tiel simple se vi transsendus la vortojn de Stano kiujn li "skribe komunikis al la Vickonsulo de la Esperanta Civito". La afero estus jam finita. Kaj ĉi tie en la vikipedio ni ne tiom zorgas pri proceduroj leĝaj aŭ ne. Ni precipe klopodas kunlabori laŭ interkonsentitaj reguloj kiuj entenas ĝentilecon, respekton de la aliaj, kaj de la neŭtrala vidpunkto, en bona etoso por krei enciklopedion t.e. sciigilon pri ĉiaj faktoj. Sekve ne estas la ĝusta tereno por polemikoj pri kalumnioj nek por propagando por aŭ kontraŭ tiu aŭ alia organizaĵo. Arno Lagrange 10:29, 24. Dec 2003 (UTC)

Ni konsentas ke via tasko ne estas facila. Sinceran bondeziron por la nova jaro. (Heroldo de Esperanto)

En privata mesaĝo al mi Stano sciigis ke "Nu, mi ne scias de kie venis "miaj vortoj" al Vikipedio (mi legis ilin nur nun), sed mi nun devas konstati ke ili estas tute pravaj." Mi do eventuale remetos ian tian mencion laŭ aliaj precizigoj kiujn li sciigis. Arno Lagrange 23:21, 29. Dec 2003 (PST)

Kara Vikipediisto, estas bone ke vi forigis mencion pri HdE, ĉar tiu mencio estis falsa. Nun vi devus ĝisfunde respekti la regulojn de Vikipedio mem. Unue, respekto al neŭtraleco en la difinoj. La komencan difinon pri "Esperanta Civito" ne faris Civitano, kaj fakte ĝi enhavis etan gramatikan eraron; tamen ĝi estis ankoraŭ neŭtrala. Nun iu manipulis ĝin tendence, kaj vi portas la respondecon se vi ne intervenas neŭtralige. La trafa difino estas "...subjekto de internacia juro, kiu celas reprezenti la Esperantianaron". Esperantiano estas pli ol esperantisto, same kiel esperantisto estas pli ol esperantano. Analoge, vi portas la respondecon pro la aldonitaj ĉikanoj, kiuj nur montras la malaltan nivelon de la redaktoroj de Vikipedio. Inter ili estis ĝuste via amiko Kriĉjo kiu (vidu la kazon!) nun asertas publike ke Vikipedio ne estas konsiderata sufiĉe fidinda kaj oni rifuzas ĝin en universitataj referencoj... Ĉiuj kritikoj (cetere estas kurioze, ke nur viaj malŝatatoj havas kritikan rubrikon...) devas havi klaran referencon: kiu diris aŭ skribis, kie kaj kiam. Alimaniere Vikipedio, kaj vi en la nuna kunteksto, aspektas nenio alia ol klaĉema pariza pordistino. Aŭ ĉu vi atendas ke oni skribu ĉiujn klaĉojn pri vi mem en via propra biogramo? Tiel longe kiel mankas la referenco, via aldonaĵo estas kontraŭ la reguloj de Vikipedio, kaj (ne malpli grave) kontraŭ la vero, ĉar interalie la Esperanta Civito ekspansias. (Heroldo de Esperanto)

Laŭ http://www.esperantio.net/establoj.php (Enhavo laste ŝanĝita: 27/10/03) ne montriĝas ke multaj novaj establoj aliĝis. Cetere amuzus min legi klaĉojn pri mi :-) Arno Lagrange 16:30, 4. Jan 2004 (UTC)

Aritmetike: eĉ se estus nur unu plia establo, temus pri ekspansio. Kaj ekspansion oni ne mezuras nur per membroj: se male, kial vi ne skribas ĉe SAT aŭ UEA ke ili draste regresadas? Via amuziĝemo montras ke vi ne aspektas, sed ja kondutas kiel klaĉema pordistino. Kaj nun pri la esenco, kiun vi evitis: vi havas tempon ĝis morgaŭ vespere por restarigi la veron kaj neŭtralecon. Poste sekvos plendo rekte al Usono. Ni haltas en la diskuto. (Heroldo de Esperanto)

Bonvolu ĉesi minaci kaj mem revortigi kio ŝajnas al vi ne ĝuste esprimita. la klaĉema pordistino 15:58, 6. Jan 2004 (UTC)

La respondon vi trovas supre. Temas pri trafa kaj neŭtrala formulo en la enkonduka alineo: "...subjekto de internacia juro, kiu celas reprezenti la Esperantianaron" -- la nuna "pretendas" ne estas neŭtrala, same kiel ne estus la (eĉ se plene responda al la vero) "sukcesas", anstataŭ "celas", kiun vi lasis modifi. Kaj temas pri forstreko de ĉiuj lastatempaj vortoj POST la publikaj asertoj de s-roj Camacho kaj Lindstedt en la rubriko "Kritikoj". Ni atentigas ke ni neniam minacis vin: ni nur admonis unu fojon, ke vi devigos nin rekte plendi en Usono, se vi ne restarigos la veron kaj neŭtralecon, konforme al la regularo de Vikipedio. Ni atentigas ke, en oficiala mesaĝo kies kopion vi ricevos aparte, s-ro Marĉek negis ĉian aserton aŭ klaĉon kies fonton vi atribuis al li. (Heroldo de Esperanto)

Amuze ke Marĉek neus ion ajn, ĉar li parolis publike pri la manipulado de Heroldo fare de la "Imprimatura Komisiono" kiam li venis al CO de UEA en januaro de 2002. Aŭskultis lin kelkaj homoj, la tuta estraro de UEA estis tie, oficistoj de la CO, kaj unu aŭ du vizitantoj. Ĉiukaze, via minaco "ke vi devigos nin rekte plendi en Usono" estas absurda. Unue, Vikipedio ne estas Usona projekto, kaj kelkaj gravuloj (ĉu ne eĉ la fondinto?) estas britaj. Due, la jura plendemo de la Civituloj estas signo de ilia malpraveco. Nur malfortuloj kaj megalomaniuloj kaŝas sin konstante malantaŭ advokatoj. La plejpartego de Esperantistoj eltenas kritikojn tute bone, kaj la Silfera rondo estas aparta pro ĝia minacemo. Ho, kaj cetere, mi ja kredas ke Vikipedio neniam estos utila por seriozaj esploroj, sed Esperanto ne estas serioza afero. Kaj la Esperanta Vikipedio estas bona, ĉar en unu loko oni kolektas informojn pri preskaŭ ĉio ajn en nia kara kvazaŭ-kulturo. Kaj se estas lokoj por E-parolantoj legi la vastecon de opinioj pri la Civito, ekz. per citoj el la pensigaj kaj multe laŭdataj verkoj de Camacho, nu, bonege. Kriĉjo 19:21, 12. Jan 2004 (UTC)


Kompreneble estas ia falsado : Marĉek nur sciigis ke ne li enmetis la vortojn, (kiujn enmetis Kriĉjo) kaj pri la enteno ne al Heroldo li sciigis sian pozicion. Stano ankaŭ petis ke lia kvieto estu respektata kaj ke li ne estu denove implikata en suferigajn konfliktojn. Bone ke Kriĉjo publike sciigu kiel li eksciis pri tio, kion li menciis. Ni povus ĉesi je tiu punkto : ni nun konas la repektivajn poziciojn de Camacho Lindstedt Kriĉjo kaj Heroldo. Legantoj nun elektu mem kion legi, ĉu pli esplori, kaj kion opinii. Cetere mi trovas iom malkonsekvenca ke Kriĉjo intervenas kaj ke samtempe li sciigas ke li "kabeis", kaj ke li malestimas esperanton, la esperanto-kulturon kaj la vikipedion. Kompreneble mi ne havas la samajn sentojn kaj mi preferus ke Kriĉjo esprimu tiajn sentojn kaj dubojn en sia privata sfero kaj ne ĉi tie en la vikipedio : se vi Kriĉjo opinias la vikipedio malserioza projekto, bonvolu lasi tiujn kiuj serioze taksas ĝin plu konstrui ĝin kun fido pri ties utilo. Arno Lagrange 10:41, 13. Jan 2004 (UTC)

Bone respondinta!! Vikipediisto:Eliott


Mi scias, ke Esperanta Civito celas agnoskiĝon kiel subjekto de internacia juro. Sed ĉu oni rajtas prezenti kiel fakton, ke Esperanta Civito efektive estas subjekto de internacia juro? Mi dubas pri tio, sed ne certas, tial nenion faras. Bonvolu esprimi viajn opiniojn. Marteno --62.131.140.230 12:21, 23. Nov 2005 (UTC)

Kiu milito? redakti

En la alineo Unua sesio de la Civita Parlamento (2002) temas pri milito. Kiu milito? -- Teiresia 04:33, 11. Nov 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Esperanta Civito".